tradukoj: be de en es fr hu it pt ru

aĝiot/i Z PIV1

aĝioti  

(ntr)
EKON Spekuli pri la prezoŝanĝo de la borsaj valoraĵoj aŭ de komercaĵoj.

aĝiotado  

EKON Ago aĝioti: la troa abundo da cirkulanta mono (la [militkompensoj el Francujo] estis multoblo de la hejma monaro en Germanujo) logis al intensa aĝiotado, nur inter 1871 kaj 1873 estiĝis en Germanujo ĉ. 700 akciaj kompanioj [1].

aĝiotisto  

EKON Borsa spekulanto: Joseph Meyer […] laboris en Londono, komence kiel helpulo en la eksportado, poste kiel memstara aĝiotisto [2].

tradukoj

anglaj

~i: stockjobbing, speculate in stocks; ~ado: jobbing, stockjobbing; ~isto: stock jobber, stockjobber.

belorusaj

~i: гуляць на біржы, спэкуляваць на біржы; ~ado: гульня на біржы.

francaj

~i: agioter; ~ado: agiotage; ~isto: agioteur.

germanaj

~i: spekulieren, in Differenzgeschäften spekulieren, Agiotage betreiben; ~ado: Agiotage, Börsenspekulation; ~isto: Spekulant, Börsenspekulant.

hispanaj

~i: especular (en bolsa); ~ado: especulación (bursátil); ~isto: especulador (bursátil).

hungaraj

~i: üzérkedik, spekulál.

italaj

~i: aggiotare, speculare (econ.); ~ado: aggiotaggio; ~isto: speculatore (di borsa).

portugalaj

~i: agiotar, praticar agiotagem.

rusaj

~i: играть на бирже.

fontoj

1. Vikipedio, Periodo de spekulanto-kompanioj
2. Vikipedio, Joseph Meyer


ℛevo | datumprotekto | agxiot.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2019/02/03 13:10:18