tradukoj: be de fr ru uk

ajmar/o NePiv

ajmaro  

Sudamerika indiano el popolo loĝanta precipe ĉirkaŭ lago Titikako en Peruo kaj Bolivio: li ne povas kredi, ke la ajmaroj havis sufiĉe altajn teknikon kaj kulturon por tiaj inventaĵoj[1].

ajmara  

Rilata al la ajmaroj: la indiĝenaj idiomoj de la anda regiono estas la keĉua kaj la ajmara[2].

tradukoj

belorusaj

~o: аймара; ~a: аймара.

francaj

~o: aymara (subst.); ~a: aymara (adj.).

germanaj

~o: Aymara; ~a: aymarisch.

rusaj

~o: аймара; ~a: аймара.

ukrajnaj

~o: аймара; ~a: аймара.

fontoj

1. Garbhan MacAoidh: La ajmara, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 26-28a
2. Garbhan MacAoidh: La ajmara, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 26-28a


ℛevo | datumprotekto | ajmar.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2007/05/20 16:30:39