akaricid/o

akaricido

AGR Pesticido per kiu oni mortigas akarojn: kiam ni renkontas lin, Habib estas disŝpruciganta akaricidon [1]; por kontraŭbatali akarojn Varroa, abelujoj ankaŭ devas esti traktitaj unu-du fojojn ĉiujare per sintezaj akaricidoj kiel ‚amitraz‘, oksalata acido, formiata acido, kaj vegetaĵaj esencoj [2].
1. P. Daum, trad. T. Tailhades: Alĝeria Saharo : Eldorado de tomatoj, Le Monde diplomatique, 2016-06
2. R. Guillén, trad. M. Leon: Kion abeloj flustras en homajn orelojn, Le Monde diplomatique, 2017-12
angle:
acaricide
france:
acaricide
germane:
Akarizid
itale:
acaricida

administraj notoj