*akcel/i UV

*akceli

(tr)
1.
Plirapidigi, plifruigi: Adaha akcelis la iradon de sia rajdobesto [1]; per dubo akcelas ni danĝeron [2]; la unua rigardo al li jam akcelis ŝian koron [3]; li trovis tre efikan metodon akceli la laboron [4]; mono akcelas la produktadon [5]; mistera, nekonata forpuŝa forto […] akcelas la universan ekspansion [6].
Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri (pli-)rapidigi.
2.
Pliprogresigi, sukcesigi, helpi al io: [tia bruo ja] ne akcelas la interŝanĝon de l’ ideoj [7]; ni devas esti tre singardaj, por ke, anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiam [8].
1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX
2. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
3. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 1
4. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La homo, kiu komprenis la universan lingvon
7. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
angle:
accelerate
beloruse:
1. паскараць, прысьпешваць 2. садзейнічаць, фарсіраваць, узмацняць
bretone:
1. buanaat 2. kas war-raok
ĉeĥe:
urychlit, zrychlit
france:
accélérer (tr.), activer, hâter
germane:
beschleunigen 1. schneller machen 2. voranbringen
hebree:
להאיץ
hispane:
acelerar
hungare:
1. gyorsít 2. elősegít
itale:
accelerare
japane:
加速する [かそくする], 促進する [そくしんする]
malaje:
1. mempercepatkan
nederlande:
1. versnellen 2. bevorderen
perse:
شتاب بخشیدن (به)، تسریع کردن، سرعت بخشیدن (به)
pole:
1. przyspieszać 2. przyspieszać
portugale:
1. acelerar 2. acelerar, estimular
rumane:
1. accelera
ruse:
1. ускорять 2. ускорять, усиливать, форсировать, способствовать
slovake:
urýchliť, zrýchliť
svede:
1. påskynda 2. främja, befordra
ukraine:
прискорювати, нарощувати швидкість, розганяти(ся), підсилювати, форсувати, сприяти

akcelo

1.
Ago akceli; plirapidigo: akcelo de la privatigoj [9]; tro rapida akcelo ne kondukas al celo PrV .
2.
FIZ Fizika grando, esprimanta la rilaton inter la ŝanĝo de rapido de punkto aŭ korpo kaj la daŭro de tiu ŝanĝo: la akcelo de moviĝanta punkto egalas al la dua derivaĵo de ĝia pozicio rilate al tempo; la dimensioj de akcelo estas LT-2. VD:metro en kvadrata sekundo
angle:
acceleration
beloruse:
паскарэньне
bretone:
buanadur (fizik)
ĉeĥe:
urychlení, zrychlení
ĉine:
2. 加速度 [jiāsùdù]
france:
accélération
germane:
Beschleunigung
hebree:
תְאוּצָה
hispane:
aceleración
hungare:
gyorsulás
japane:
加速 [かそく], 促進 [そくしん], 加速度 [かそくど]
nederlande:
versnelling
perse:
شتاب (فیزیک)
pole:
przyspieszenie
rumane:
accelerare
ruse:
ускорение
slovake:
akcelerácia, urýchlenie, zrýchlenie
ukraine:
прискорення, підвищення, наростання швидкості, акселерація

akcelilo

Rimedo, kiu akcelas ion: Universala Kongreso estas akcelilo de la ĉina Esperanto-movado [10].
1.
AUT Pedalo en aŭtomobilo aŭ alia veturilo, reguliganta la rapidon de la motoro: la firmao revokis milionojn da aŭtoj pro misfunkcio de la akcelilo aŭ de la bremsoj [11]; kolero plipezigis lian piedon sur la akcelilo [12].
2.
FIZ Maŝino, per kiu elektronoj, jonoj aŭ aliaj korpuskloj estas akcelataj: ses provizoflugoj per la kosmopramo kostas same multe kiel la nova akcelilo de CERN [13]; ĉe CERN funkcias la tiel nomata Granda Koliziigilo de Hadronoj, la plej grava akcelilo de partikloj [14]; kiam […] estis finkonstruita la instalaĵo de Barroca Colorada, ĝi iĝis la plej granda partikla akcelilo en la mondo [15].
10. La Ondo de Esperanto, 2003, № 11 (109)
11. Monato, Hori Jasuo: Reputacio revokita, 2010
12. T. Steele: Por savi nigran animon, en: Australia Felix, 1999
13. Monato, Stefan Maul: Misteroj, 2010
14. Monato, Isikawa Takasi: Ĉu venos monsumo el Leviĝanta Suno?, 2014
15. Monato, Albisturo Kvinke: La ultradimensio, 2011
angle:
1. accelerator, gas pedal 2. particle accelerator, (super)collider
beloruse:
1. акселератар 2. паскаральнік
bretone:
1. buanaer
ĉeĥe:
akcelerátor, pedál plynu
ĉine:
1. 油門 [yóumén], 油门 [yóumén] 2. 加速器 [jiāsùqì]
france:
1. accélérateur (pédale de gaz) , pédale de gaz 2. accélérateur de particules
germane:
1. Gaspedal 2. Beschleuniger
hebree:
מֵאִיץ
hispane:
1. acelerador
hungare:
1. gázpedál 2. részecskegyorsító
japane:
アクセル, 加速器 [かそくき]
nederlande:
1. gaspedaal 2. deeltjesversneller
perse:
1. پدال گاز 2. شتابدهندهٔ ذره، شتابدهنده، شتابگر
pole:
1. pedał gazu 2. akcelerator
portugale:
1. acelerador 2. acelerador de partículas
rumane:
1. pedală pentru accelerație 2. accelerator
ruse:
1. акселератор 2. ускоритель
slovake:
akcelerátor, zrýchľovacie zariadenie, zrýchľovacie zariadenie 1. akcelerátor 2. urýchľlovač
svede:
1. gaspedal 2. accelerator
ukraine:
прискорювач, акселератор

administraj notoj