Aleksandri/o Far1

Aleksandrio

GEOGHIS
Egipta urbo fondita en 332 a.K. borde de Mediteraneo pro ordono de Aleksandro la Granda, intelekta kaj arta centro de la malfrua helena kulturo sub la lagida regado (305 a.K. – 30 a.K.): Egipto havus aspekton de serpento, kiu en potencaj kurboj rapidas tra la dezerto al Mediteraneo kaj jam subakvigis en ĝi sian triangulan kapon, ornamitan de du okuloj: maldekstra Aleksandrio, dekstra Damieto [1]; la antikva lumturo en malnova Aleksandrio [2]; tre lerte li referencis antikvajn historiistojn, ekzemple la faman Filonon el Aleksandrio [3].
Rim.: Samepoke fondiĝis pluraj samnomaj urboj, el kiuj la egipta estas la plej fama.
beloruse:
Александрыя
ĉeĥe:
Alexandrie
france:
Alexandrie
germane:
Alexandria
hebree:
אלכסנדריה
hungare:
Alexandria
japane:
アレクサンドリア
perse:
اسکندریه
portugale:
Alexandria
ruse:
Александрия
slovake:
Alexandria

administraj notoj