*aln/o

*alno

BOT
Genro el familio betulacoj (Alnus), monoikaj arboj aŭ arbedoj, kies viraj floraroj formas amentojn de flortriopoj sidantaj en la akseloj de brakteoj kaj kies virinaj floraroj formas strobiletojn kun flordupoj sidantaj en brakteakseloj. La fruktoj estas unusemaj nuksetoj, foje flugilhavaj: maljunaj alnoj, kiujn la fluo depuŝis de la dekliva bordo, per siaj radikoj forte teniĝis je la fundo [1]; apud la kanaro kuŝis trunko de alno [2]; mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn FK . VD:betulo, karpeno, avelujo

strobiletoj kaj kelkaj amentoj de alno
angle:
alder, elder
beloruse:
алешына, вольха
bretone:
gwernenn, gwezenn-wern
ĉeĥe:
olše
france:
aulne
germane:
Erle
hebree:
אלמון
hispane:
aliso
hungare:
éger(fa)
japane:
ハンノキ
katalune:
vern, gènere Alnus
latinece:
Alnus
nederlande:
els (boom)
portugale:
amieiro
ruse:
ольха
slovake:
jelša
svede:
al
ukraine:
вільха

administraj notoj