8amator/o JED
amatoro
- 1.
-
Iu, kiu ame okupiĝas pri iu afero (hobion,
ŝatokupon, arton,
sporton k.a.) neprofesie:
Kolber estis fanatika amatoro pri armiloj, konis ĉiaspecajn teknikojn
[1];
ili kune sekvis kurson pri meĥaniko organizitan de la Klubo Aŭtomobila
[…] sed ili ne sukcesis varbi sufiĉe da inaj amatoroj
[2];
Internacia Ligo de Foto-Kino-Magnetofono-Amatoroj
[3];
(figure)
karuselo […] kun malforta knaro portas al nuboj amatorojn de la
fortaj sentoj
Metrop
;
Vinicius […] observis kun intereso, inda je amatoro de areno,
[…] la femurojn, potencajn, kvazaŭ kolonoj
[4];
nerdo, giko,
hobiulo - 2.
- Diletanto: kiel agento de ŝtato ekstera, Berenŝtam estis nur amatoro, fakte improvizis tiun rolon por si [5];
1.
Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, ABZ de murdo
2. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 3
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVI
5. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 17
2. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 3
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVI
5. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 17
- angle:
- amateur
- beloruse:
- аматар
- bulgare:
- 1. любител 2. аматьор
- ĉeĥe:
- amatér, neodborník, ochotník
- ĉine:
- 1. 愛好者 [àihǎozhě], 爱好者 [àihǎozhě] 2. 半瓶子醋 [bànpíngzicù], 半缾子醋 [bànpíngzicù], 俗家 [sújiā]
- france:
- amateur (subst.), dilettante
- germane:
- 1. Liebhaber 2. Nichtfachmann, Laie, Amateur, Amatör
- hebree:
- חוֹבְבָן
- japane:
- アマチュア, 愛好家 [あいこうか]
- nederlande:
- 1. liefhebber 2. amateur
- pole:
- amator
- rumane:
- amator
- ruse:
- любитель
- slovake:
- amatér 2. ochotník
- svede:
- 2. amatör
- ukraine:
- аматор, любитель
amatori
(x)
- Neprofesie praktiki iun arton, iun agadon: ne plu oni diros, ke la verda dramarto lamas, amatoras [6]; pri matematiko mi amatoras.
6.
B. Pietrzak: Trarigardo
de la E-Gazetaro, Pola Radio, 2003-11-05
- beloruse:
- дзейнічаць як аматар
- france:
- pratiquer en amateur
- germane:
- eine Liebhaberei betreiben, einem Hobby nachgehen
- pole:
- być amatorem
amatoreca WED
- Neprofesie aganta, diletanta: amatoreca versfaranto [7]; tradukoj ne sufiĉe sentemaj, […] tro amatorecaj [8]; [tia] propono […] en sia originala ambicia formo kun adekvata pompa titolo, estas anticipe kondamnita je kompleta fiasko pro amatoreco [9].
7.
Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Tradukoj
8. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, La amplekso de la esperanta literaturo
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
8. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, La amplekso de la esperanta literaturo
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
- angle:
- amateurish
- beloruse:
- аматарскі
- bulgare:
- аматьорски
- ĉine:
- 外行 [wàiháng], 不专业 [bùzhuānyè], 不專業 [bùzhuānyè], 不熟練 [bùshúliàn], 不熟练 [bùshúliàn], 不覺察 [bùjuéchá], 不觉察 [bùjuéchá]
- france:
- amateur (adj.)
- germane:
- laienhaft, dilettantisch, amateurhaft, unprofessionell
- hebree:
- חוֹבְבָן
- nederlande:
- amateuristisch
- pole:
- amatorski, nieprofesjonalny
- ruse:
- любительский, дилетантский, непрофессиональный
- slovake:
- amatérsky, ochotnícky