(1)analogi/o PV

analogio

Analogeco: oni povas diri: „mi ĉesas labori“ (mi komencas ne labori) aŭ „la pluvo ĉesas“ (la pluvo komencas ne esti), sed ne estas bone forlogiĝi per la analogio kun „komenci“ kaj diri: „mi ĉesas mian laboron“ [1]; kun la vortoj de Humboldt: „oni iras de observado al eksperimento sur bazo de analogioj kaj konataj leĝoj“ [2]; analogio instruas nin: se vivinta estas homo post la vivo, sekve ne plu vivanta kaj do mortinta, ekzistinta estas homo post sia ekzisto, sekve ne plu ekzistanta [3]; li ĉiam diris, […] – ke manko de eduko estas pli terura ol kancero, kvankam tia analogio estis iom stranga [4].
Rim.: En 1923 la Lingva Komitato decidis maloficialigi ĉi tiun radikon, kiu estis oficialigita per la Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Ĉi tiu maloficialigo estas kontestata de kelkaj esperantologoj, kiuj opinias, ke oni ne povas maloficialigi ion oficialigitan.
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Pri „daŭri“ kaj „ĉesi“
2. Monato, Edward Kusters: Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj
3. Monato, Geraldo Mattos: Rezulto de preseraro
4. Monato, G. O. Òshó-Davies: Poŝtelefono
angle:
analogy
beloruse:
аналёгія
bulgare:
аналогия
ĉeĥe:
analogie, obdoba, podobnost
ĉine:
一一对应 [yīyīduìyìng], 一一對應 [yīyīduìyìng]
france:
analogie
germane:
Entsprechung, Analogie
hebree:
אֲנָלוֹגִיָה, השוואה
hispane:
analogía
hungare:
analógia
itale:
analogia
japane:
類推 [るいすい]
katalune:
analogia
nederlande:
analogie
pole:
analogia
rumane:
analogie
ruse:
аналогия
slovake:
analógia, analógia, úplná podoba
ukraine:
подібність, аналогія

analogia

Konforma al analogio; analogeca: se eta fiŝista konko scias eviti katastrofon, kial en analogiaj cirkonstancoj milionoj da homoj ne povus eviti la pereon? [5]; se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton „ĝi“ ne sole por „homo“, sed ankaŭ por ĉiu alia analogia vorto, ekzemple ni devus diri: „riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi“ (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj) [6].
angle:
analogical
beloruse:
аналягічны
bulgare:
аналогичен
ĉeĥe:
analogický, obdobný
ĉine:
依此 [yīcǐ], 切合 [qièhé]
france:
analogique
germane:
entsprechend, analog, analogisch
hebree:
אֲנָלוֹגִיָה
hispane:
análogo, analógico
hungare:
analóg
japane:
類推に基づいた [るいすいにもとづいた]
katalune:
anàleg
nederlande:
analoog
pole:
analogiczny
ruse:
аналогичный
slovake:
analogický

administraj notoj