anti- PIV1

anti-

(malofte) (prefikso)
FIZMEDPOL Kontraŭ-6: drogo antifebra (kontraŭfebra) [1]; ili fondis kaj gvidis la popolan unuecfronton antijapanan en Ŝanhajo [2].
Rim.: La neoficiala prefikso anti- similas al pseŭdoprefikso kaj troviĝas en iuj neanalizeblaj vortoj: antiaro, antibiotiko, anticiklono, antikorpo k.a... Tial por fari derivaĵojn de radikaloj kun la senco de „anti-“, oni preferu la prefikson „kontraŭ-“. Tiel gajnas la komprenebleco kaj la reguleco de la lingvo.
angle:
 anti-
beloruse:
 анты-, проці-, супраць-
france:
 anti-
pole:
 anty-

administraj notoj