*Anunciaci/o

*Anunciacio

KRI Festo memoriganta la anoncon pri la naskiĝo de Jesuo, faritan de anĝelo al Maria; resp. tiu evento mem: Bernardo el Turingujo en la jaro 960 antaŭdiris proksiman finon de la mondo, li eĉ difinis la tempon, nome, kiam la festo de Anunciacio falos sur la Grandan Vendredon FK ; kiam oni promenas en la centro de Ĥarkivo antaŭ la okuloj aperas eble la plej impona konstruaĵo – katedralo de Anunciacio [1]; pia tradicio diras, ke ĝi efektive estas la dometo, loĝita de Maria en Nazareto, kie ŝi estis salutata de Anĝelo Gabrielo en la Anunciacio [2].
angle:
annunciation
beloruse:
Зьвеставаньне, Дабравешчаньне
bretone:
gouel Maria-Veurzh
france:
Annonciation
germane:
Mariä Verkündigung
hispane:
Anunciación
hungare:
Gyümölcsoltó Boldogasszony (ünnep)
japane:
受胎告知 [じゅたいこくち], お告げの祝日 [おつげのしゅくじつ]
katalune:
Anunciació
ruse:
благовещение
ukraine:
Благовіщення

administraj notoj