apel/i PV

apeli

1.
MIL (pri soldatoj) Stari vice senmove por ricevi instrukciojn de superulo: policisto […], kiu apelis sur la trotuaro Marta .
2.
(evitinde) Apelacii, alvoki: de la oratoro dependas ĉu, […] li akcentos pli forte la logikan flankon, aŭ apelos ĉefe al la emocioj Ret .
beloruse:
1. шыхтавацца, стаяць у пастраеньні (вайск.) 2. апэляваць
ĉeĥe:
apelovat
ĉine:
1. 糾集 [jiūjí], 纠集 [jiūjí]
germane:
1. zum Appell antreten
slovake:
apelovať

apelo

Kontrolado de ĉeesto, de bona ordo kaj instrukciado, dum kiu la aŭskultantoj respekte staras: la matena apelo estas antaŭdireble ĉiam mallonga, ĉar atendas nin, urĝas la laboro [1].
1. I. Kertész, trad. I. Ertl: Sensorteco, 2003
beloruse:
пастраеньне (вайск.)
france:
appel (militaire etc.)
germane:
(Fahnen-)Appell
hebree:
מפקד
ukraine:
військ. перекличка

administraj notoj

pri apel/i :
  La ekzemplo el ‚Marta‘ estas dubinda.
  „Aperi“ pli bone akordus kun la kunteksto.