argonaŭt/o

argonaŭto

ZOO
Genro de okpiedaj cefalopodoj (Argonauta), vivanta en varmaj maroj, kies ino sekrecias paperecan idujon: plej karakteriza trajto de argonaŭtoj estas [ke] unu el la brakoj de virseksulo modifiĝas […] al la speciala reprodukt-organo, nomata hektokotilo, la matura hektokotilo […] disiĝas de la korpo kaj serpentumante enrampas en la mantel-kavon de la ino, tie ĝi konserviĝas dum sufiĉe longa tempo, ĝis la ino elĵetos la ovojn [1].

konservita ekzemplero de argonaŭto
CC BY-SA 4.0  [2]
Rim.: Argonaŭtoj estas ankaŭ 55 helenaj herooj.
angle:
 Argonauta, argonauts, paper nautiluses
beloruse:
 арганаўт (малюск)
france:
 argonaute
germane:
 Papierboot
hungare:
 hajóspolip
itale:
 argonauta
katalune:
 argonauta
latinece:
Argonauta
ruse:
  аргонавт
ukraine:
 арґонавт

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.