arj/a SPV

arja

LIN
Rilata al branĉo de hindeŭropaj lingvoj al kiu apartenas hindaj kaj persaj lingvoj: laŭ Max Müller la lingvoj estas dividitaj je tri grandaj grupoj (turaniaj, semidaj kaj arjaj), el kiuj ĉiu havas plurajn subgrupojn, familiojn k.t.p. [1]; en simila maniero oni agnoskas la lingvojn ĝermanajn, slavajn, keltajn, arjajn, kaj pro la parenceco pli malproksima de ĉiuj ĉi grupoj ni akceptas ilin ĉiujn kiel membrojn de la lingvofamilio hindeŭropa [2].
beloruse:
арыйскі, індаіранскі
france:
indo-iranien
germane:
indoiranisch, arisch

administraj notoj