armistic/o SPV

armistico

MIL
Formala interkonsento de militantaj regnoj pri daŭra ĉesigo de militado: oni sentis, ke ne estas ankoraŭ paco kun Italujo, sed sole tempa armistico [1]; minuton post paso de la tritaga armistico falis la unua pafo [2].
Rim.: Komunlingve oni ofte konfuzas la terminojn armistico kaj militpaŭzo. Fakte armistico pli similas provizoran packontrakton (kaj efektive, ĝis la 18ª jc multaj packontraktoj estis provizoraj, do laŭ la terminaro moderna ili estis „kontraktoj armisticaj“, kontraste al la definitivaj „packontraktoj porĉiamaj“). Armistico finas la militon, sed ne estigas pacon — por tiu necesas fari kaj ratifi packontrakton. Tamen per armistico la batalantoj rezignas pri la provo solvi sian konflikton per milito. Klasika ekzemplo de armistico sen posta packontrakto estas la armistico inter la du Koreioj. [Sergio Pokrovskij]
1. Josef Svatopluk Machar, trad. R. Fridrich: Benedek, 1913
2. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 3a, ĉapitro 7a
angle:
armistice
ĉeĥe:
příměří (zastavení válečných akcí)
france:
armistice
hebree:
שְׁבִיתַת נֶשֶׁק
itale:
armistizio
japane:
休戦 [きゅうせん]
pole:
rozejm
ruse:
перемирие
slovake:
prímerie
ukraine:
перемир’я

administraj notoj