asterisk/o PV

asterisko

TIP Interpunkcia signo (*) kun formo de steleto2, uzata en presarto por signali ion specialan: asterisko (*) estas signo uzata por indiki […] la naskiĝtagon, plibonigon de iu eraro kaj (pied-)noton ĉe la tekstero [1]; la nomoj indikitaj inter asteriskoj estas nomoj de Nova Biologia Nomenklaturo, scienca nomsistemo kiu uzas Esperanton [2]; por la libroj, markitaj per (*) estas indikitaj la unuaj eldonoj en la originala lingvo, la sama signo montras klasikajn verkojn de la antikvaj aŭtoroj, kaj do tiun asteriskon oni trovas ekzemple antaŭ „Aristotelo. Verkoj”, „Esĥilo. Tragedioj” aŭ „Ksenofono. Sokratecaj verkoj” [3]; multipliko povas esti skribata per kelkaj manieroj […] la asterisko (*) estas ofte uzata en komputiloj ĉar ĝi estas simbolo sur ĉiu klavaro [4].
angle:
asterisk
beloruse:
зорачка
ĉeĥe:
asterisk, znak hvězdička (typogr.) *
france:
astérisque
germane:
Asterisk, Sternchen
hebree:
כּוֹכָבִית
hispane:
asterisco
hungare:
aszteriszk, csillagjel
itale:
asterisco
japane:
アステリスク
nederlande:
asterisk, sterretje
pole:
odsyłacz, asterysk
portugale:
asterisco
rumane:
asterisc
ruse:
звёздочка
slovake:
hviezdička *
ukraine:
астериск, зірочка

administraj notoj