4aŭtonom/a PVEF

aŭtonoma

1.
Ĝuanta aŭtonomecon, memstare, sendepende decidanta pri iuj politikaj aferoj: Krimeo estas aŭtonoma respubliko de Ukrainio [1]; la brita registaro suspendis la aŭtonoman parlamenton demokratie elektitan de la nordirlanda popolo [2]; slovenaj feŭdoj, teorie ligitaj al la rom-germana imperio, sed pli-malpli aŭtonomaj ĝis la 13a jc [3].
2.
TEK Funkcianta sendepende de ĉefa sistemo: aŭtonoma energifonto; lingvoj ne estas objektoj havantaj aŭtonoman materian ekziston kaj evoluantaj per si mem [4]; KOMP elŝutu la mesaĝojn kaj poste legu ilin en la aŭtonoma reĝimo (t.e. senkonekte)!
Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri memstara, memrega.
1. JeZo: Krimoj en Krimeo, Monato, 2002:6, p. 10a
2. Monato, PGubbins: Irlando: Karuselo de seniluziiĝo
3. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
angle:
autonomous
beloruse:
аўтаномны
ĉine:
1. 独立 [dúlì], 獨立 [dúlì], 自治 [zìzhì] 2. 自动导向的 [zìdòngdǎoxiàngde], 自動導向的 [zìdòngdǎoxiàngde], 自主操縱的 [zìzhǔcāozòngde], 自主操纵的 [zìzhǔcāozòngde]
france:
autonome
germane:
autonom, selbständig, unabhängig
hebree:
אוטונומי
hungare:
autonóm, független
itale:
autonomo
nederlande:
autonoom, onafhankelijk
perse:
خودمختار، خودگردان
pole:
autonomiczny
ruse:
автономный, самоуправляющийся
slovake:
nezávislý, autonómny
tibete:
རང་དབང་
ukraine:
автономний, самоврядний

aŭtonomeco

POL Grandparta memregeco ekzemple politika aŭ ekonomia; rajto decidi kaj fari la proprajn leĝojn en difinita kampo; aŭtonomio: la kurdoj ekspluatis la aktualan krizon por havigi al si mem pli grandan aŭtonomecon [5]; jam fondiĝis en Kosovo almenaŭ 11 novaj pure etnaj serbaj komunumoj […] posedantaj eksterordinaran aŭtonomecon [6]; 1936 nove elektita hispana registaro restarigas la aŭtonomecon de Katalunio [7].
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
6. Monato, Bardhyl Selimi: Dependa sendependeco, 2009
7. Monato, Donald Broadribb: Admirinda historilibro, 2011
angle:
autonomy
beloruse:
аўтаномія, аўтаномнасьць
ĉine:
自給自足 [zìjǐzìzú], 自给自足 [zìjǐzìzú], 自營 [zìyíng], 自营 [zìyíng], 自治 [zìzhì], 自治权 [zìzhìquán], 自治權 [zìzhìquán], 自主 [zìzhǔ]
france:
autonomie
germane:
Autonomie, Selbständigkeit, Unabhängigkeit
hebree:
אוטונומיה
hungare:
autonómia, függetlenség
itale:
autonomia
nederlande:
autonomie, onafhankelijkheid
perse:
خودمختاری، خودگردانی
pole:
autonomia
rumane:
autonomie
ruse:
автономия, автономность, самоуправление
slovake:
nezávislosť, autonómia
ukraine:
автономія, автономність

administraj notoj