azer/o

azero

Ano de tjurka etno, kies plej granda parto loĝas en Irano kaj kiu formas ĉefgenton de la Respubliko Azerujo: kvarono da loĝantaro de Irano estas azeroj; azeroj preskaŭ senescepte estas islamanoj [1]; mi ankaŭ estas irana turko aŭ azero [2]; la unua irana E-isto kiu edziĝis en E-a medio […] estis Azero kaj aktivadis ankaŭ en Kaŭkazio [3]. SUP:tjurko
angle:
Azerbaijani, Azeri
beloruse:
азэрбайджанец
ĉine:
阿塞拜疆族 [āsàibàijiāngzú]
germane:
Aserbaidschaner
itale:
azerbaigiano (sost.), azero (sost.)
pole:
Azer, Azerbejdżanin
ruse:
азербайджанец

azera

Rilata al la azeroj, ilia kulturo, lingvo ktp: la Malnova Urbo en Bakuo, en la azera lingvo „İçəri Şəhər“, estas la historia kerno de Bakuo; azera kaj armena tekstoj [4]; mi venas de azera familio, kaj pro tio mi kreskis uzante 2 lingvojn, la azeran kaj la persan [5]. SUP:tjurka
beloruse:
азэрбайджанскі
ĉine:
阿塞拜疆語 [āsàibàijiāngyǔ], 阿塞拜疆语 [āsàibàijiāngyǔ]
germane:
aserbaidschanisch
itale:
azerbaigiano (agg.), azero (agg.)
pole:
azerski, azerbejdżański
ruse:
азербайджанский

azerino

Ino apartenanta al la azera etno: la azerino Safura malfermis la finalon de la konkurso.
beloruse:
азэрбайджанка
germane:
Aserbaidschanerin
itale:
azerbaigiana (sost.), azera (sost.)
pole:
Azerka, Azerbejdżanka
ruse:
азербайджанка

Azerujo

GEOG
1.
La teritorioj en la Orienta Kaŭkazo kaj en la Norda Irano, kies loĝantaro grandparte estas azeroj: en la Irana Azerujo loĝas trioble pli multe da azeroj ol en la Respubliko Azerujo.
2.
Azerbajĝano: necesas kaj sufiĉas partopreno de ankoraŭ 2–3 landoj krom Azerujo [6]; Fernando nun estas en Bakuo, Azerujo por partopreni en la 1a Monda Forumo pri Junularaj Politikoj [7].
6. Ŝaig Bahramoglu Mamedov, prezidanto de AzerEA: Invito al eksperimento, La Ondo de Esperanto, 2001. N-ro 10
7. Informilo de Novembro 2014 - Esperanto Por UN
angle:
Azerbaijan
azerbajĝane:
Azərbaycan
beloruse:
Азэрбайджан
bulgare:
Азербайджан
ĉine:
1. 阿塞拜疆 [āsàibàijiāng] 2. 阿塞拜疆共和国 [āsàibàijiānggònghéguó], 阿塞拜疆共和國 [āsàibàijiānggònghéguó]
germane:
Aserbaidschan
indonezie:
Azerbaijan
itale:
Azerbaigian
pole:
2. Azerbejdżan, Republika Azerbejdżanu
ruse:
Азербайджан Irana A~ujo: Иранский Азербайджан.
turke:
Azerbaycan

administraj notoj

~ino: Mankas fontindiko.
~ino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.