*balbut/i UV

*balbuti

1.
(x)
Paroli kun malfacilo, kriplige, nedistingeble: ŝi balbutis kelkajn vortojn, kiujn tamen neniu povis kompreni [1]; via voĉo estas tremanta kaj balbuta [2]; multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone kaj malfacile balbutas, anstataŭ paroli frue [3]; la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto [4]; (figure) ŝi aŭskultis la balbutantan parolon de la oceano [5]; Reĝino sidiĝis perforte sur la genuojn de sia amanto, kaj meze de ploroj balbutis en lia orelo [6]; per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili [7].
2.
(x)
MED Havi elparolan difekton, pro kiu oni parolas kun haltetoj kaj ripetoj de silaboj: ofte tiu, kiu balbutas parolante, ĉesas balbuti kantante; „n-n-ne,“ li balbutis [8]; mi balbutis, kio malhelpis al mi la daŭrigon de la franclingva lernado [9]. VD:kartavi, lispi
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
5. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:11
8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 4
9. Monato, Kurisu Kei: monatotri-005904
angle:
stutter, stammer
beloruse:
1. мармытаць 2. заікацца
bulgare:
1. заеквам
ĉeĥe:
zadrhávat, zajíkat se v řeči 2. koktat
ĉine:
2. 口吃 [kǒuchī], 嗫嚅 [nièrú], 巴巴結結 [bābajiejie], 結巴 [jiēba]
france:
1. balbutier, bredouiller 2. bégayer (intr.)
germane:
1. stammeln, lallen 2. stottern
hebree:
לְגַמגֵם
hispane:
1. balbucear
hungare:
1. motyog 2. dadog
japane:
どもる
katalune:
1. balbucejar, barbotejar 2. quequejar, tartamudejar
nederlande:
1. stamelen 2. stotteren
perse:
1. با لکنت گفتن، زیر لب گفتن، بریده بریده گفتن 2. لکنت زبان داشتن، با لکنت حرف زدن
pole:
1. bełkotać, mamrotać 2. jąkać się, zacinać się (pot.)
portugale:
1. balbuciar
rumane:
1. bâlbâi 2. bâlbâi
ruse:
1. бормотать, лепетать, невнятно говорить 2. заикаться, запинаться
slovake:
koktať
svede:
stamma
tibete:
ཁ་དིག་དིག་བྱེད་
ukraine:
заїкатися, запинатися, затинатися

balbutulo

MED Homo, afekciata de balbutado2: balbutado estas perturbo de la flua parolkapablo, pro neŭrologiaj kaj biologiaj problemoj, […] pro tio, balbutulo ripetas sonojn kaj silabojn, aŭ nevole haltigas ilin [10].
10. Kiel mildigi balbutadon, Esperanta Retradio, 2025-06-17
angle:
stutterer, stammerer
beloruse:
заіка, пыкала
ĉeĥe:
kokta; koktal, koktal, koktavý člověk
france:
bègue
germane:
Stotterer
hebree:
מגמגם
hungare:
dadogó
japane:
どもり, 吃音者 [きつおんしゃ]
katalune:
quec, tartamut
nederlande:
stotteraar
perse:
الکن
pole:
jąkała
rumane:
bâlbâit
ruse:
заика
slovake:
koktavý človek
ukraine:
заїка, заїкуватий

administraj notoj