3barier/o JED
bariero
- 1.
Movebla barilo por fermi pasejon: la duelo havos lokon morgaŭ matene, je la sesa horo ekzemple, post la arbaro, je pistoletoj, la bariero je dek paŝoj [1]; ili tamen traveturis la urbojn kaj vilaĝojn de Aŭstrio, trapasis la limon sub blua-blanka bariero, kaj daŭrigis la vojaĝon en Germanio [2].
baraĵo
- 2.
- Duonvando aŭ vitro de giĉeto apartiganta oficiston de klientaro ks: unu tagon antaŭe oni por lia honoro aranĝis […] turniron, ĉe la lignaj barieroj, kiuj nun estis forrompataj de la ĉarpentistoj, staris ankoraŭ multaj senlaboruloj [3]; trairinte piedfingre post la vitran barieron kaj zorgeme ferminte malantaŭ si la maldikan pordeton, la pordisto klinis la grizan kapon Metrop .
- 3.
- (figure)
Baro:
lingvaj barieroj
[4];
krom tiuj ĉi subjektivaj ekzistas ankaŭ pli ĝeneralaj psikaj kaŭzoj de
interhomaj barieroj
[5];
disponigi […] la financajn fontojn por […] forigi la
komercajn barierojn por malriĉaj landoj
[6].
malhelpaĵo, obstaklo
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri barilo, baro.
1.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXIV
2. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
3. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
4. Monato, Walter Klag: Reformo fuŝita, 2010
5. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, Antaŭparolo
6. Monato, Roland Rotsaert: Mondaj Financoj: Post la kunsido de financistoj en Prago
2. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
3. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
4. Monato, Walter Klag: Reformo fuŝita, 2010
5. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, Antaŭparolo
6. Monato, Roland Rotsaert: Mondaj Financoj: Post la kunsido de financistoj en Prago
- angle:
- 1. barrier, (movable) barricade
- beloruse:
- 1. бар’ер, шлягбаўм 2. стойка, перагародка 3. бар’ер, перашкода
- ĉeĥe:
- 1. bariéra, sport. překážka, závora
- ĉine:
- 1. 壁垒 [bìlěi], 拦路 [lánlù]
- france:
- 1. barrière (mobile)
- germane:
- 1. Schranke, Schlagbaum 1. Schranke, Schlagbaum, Abriegelung, Riegel (Barriere), Schieber (Barriere) 2. Barriere, Trennwand, Absperrung 3. Barriere
- hebree:
- 1. מַחסוֹם
- hungare:
- 1. sorompó
- japane:
- 1. 門柵 [もんさく], 柵 [き], 遮断機 [しゃだんき]
- katalune:
- 1. barrera
- nederlande:
- 1. slagboom, sluitboom, bareel
- perse:
- 1. راهبند، زنبیلک
- pole:
- 1. szlaban, rogatka, bariera
- rumane:
- 1. barieră
- ruse:
- 1. барьер, шлагбаум
- slovake:
- 1. železničná závora
- ukraine:
- 1. бар’єр, перешкода, застава, рогатка, шлаґбаум