Beneluks/o PIV2

Benelukso

1.
POL Politik-ekonomia unio de Belgujo, Nederlando kaj Luksemburgo, fondita en 1944; Beneluksa Unio: Rail Baltica estas parto de la internacia transporta koridoro North Sea-Baltic, kiu kunligos la landojn de Benelukso, Germanion, Pollandon kaj Litovion [1].
2.
Belgujo, Nederlando kaj Luksemburgo kune kiel geografia, ekonomia aŭ kultura regiono: jam rapide oni konstatis, ke ne indas krei Belgan Esperanto-Junularon pro la federacia politika situacio, kaj ke la plej bona solvo estus unu junulara asocio por la tuta Benelukso [2].
Rim.: Benelukso estas kunmetaĵo de komencaj partoj de la landnomoj Belgujo, Nederlando kaj Luksemburgo.
1. LAST: Litovio relas al Eŭropo, Monato, 2015/12, p. 14
2. Rogier Huurman: La junulara movado en Benelukso, Kontakto
angle:
Benelux
beloruse:
Бэнілюкс
ĉine:
1. 比荷卢三国关税同盟 [bǐhélúsānguóguānshuìtóngméng]
france:
Benelux
germane:
Benelux
hebree:
בנלוקס
japane:
ベネルクス
nederlande:
Benelux
okcidentfrise:
Benelúks
ukraine:
Бенілюкс

beneluksa

Rilatanta al Benelukso aŭ ĝia regiono: li estis ambasadoro de Lito­vio en la beneluksaj landoj [3]; inter 1951 kaj 1963 el la dek unu Beneluksaj Esperanto-Kongresoj kvin okazis en belgaj urboj [4].
3. Povilas Jegorovas: Intervjuo kun Povilas Jegorovas, Esperanto, 2018-07
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, 4a parto, ĉapitro 15, sekcio 15.2.4
beloruse:
бэнілюксаўскі

administraj notoj