Bengalur/o, Bangalor/o

Bengaluro, Bangaloro(arkaismo)

GEOG Granda urbo en Karnatako, en la sudo de Barato: Bengaluro ĝuas mildan klimaton, multe malpli varma ol la klimato de la plej granda parto de Barato [1]; la 11an - la15an de februaro okazis la 5a Azia Kongreso en Bengaluro [2]; la flugtempo inter Bengaluro kaj Delhio estas 150 minutoj, de Mumbajo (iama Bombajo) estas 70 minutoj kaj de Ĉenajo (iama Madraso) estas 40 minutoj [3]. lokaj kluboj funkcias nun en Bangaloro, Tirupatio, Puneo, Kalkato, Hajderabado, Laknaŭo [4]; ni loĝis en Bangaloro, la ĉefurbo de Karnataka, relative kosmopolita urbo, kiu altiras laborfortojn el la tuta lando, ĉar ĝi estas la hinda centro de la nova softvara industrio [5].
1. Vikipedio, Bengaluro
2. 5ak ― razeno02
3. -: La 5-a Azia Kongreso de Esperanto okazos en Barato, [2007]
4. Potturu Venkata Ranganayakulu: en: La elefanto moviĝas antaŭen, Revuo Esperanto, 2002-2007
5. T. Steele: La lingva situacio en Hindio, Revuo Esperanto, 2002-2007
angle:
Bangalore
beloruse:
Бангалор
france:
Bangalore
germane:
Bengaluru
japane:
ベンガルール
kanare:
ಬೆಂಗಳೂರು
pole:
Bengaluru

administraj notoj