bir/i [1]

biri

MARAVIGEOD
Determini horizontalan angulon de alcela direkto relative al referenca direkto aŭ punkto: al urĝa birado de la radiostacio okaze de ties eneteriĝo estas celitaj ĉiuj radiosondaj grupoj de la fronto [2]. VD:azimuto, navigacii1
2. Vladimir Bogomolov, trad. Jurij Finkel: La momento de vero, 2. Operacaj dokumentoj
angle:
take a bearing
france:
viser
germane:
peilen
pole:
namierzać, pelengować
ruse:
засекать, пеленговать

birilo

1.
[3] Instrumento por biri: kompaso, goniometro, radaro estas biriloj.
2.
(komune) Satelita navigaciilo: en luksaj aŭtomobiloj oni instalis birilojn, aparatetojn, kiuj povas determini, kie la aŭto troviĝas [4].
3. E. D. Durrant: Aeronautika Terminaro, p. 41
4. Monato, Paul Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj, 2004
angle:
1. direction finder 2. GPS
france:
1. gonio
germane:
1. Peilgerät 2. Navi, GPS-Gerät
pole:
1. namiernik, pelengator 2. GPS
1. E. D. Durrant: Aeronautika Terminaro, p. 40

administraj notoj

pri ~ilo 2.:
       Esperantoparolantoj ŝajne iom tro streĉis la nocion "biri" nomante la satelitnavigilojn kiuj
       funkcias ekz-e per sistemo GPS "biriloj". Tamen tiuj sistemoj funkcias ne per mezurado de
       anguloj sed per mezurado de signaltempoj. Mi ne scias, kial oni ne nomas tiujn aparatojn pli
       simple kaj ĝuste "poziciiloj" aŭ "satelitnavigiloj", evitante diluon de termino tiel grava en
       navigado de ŝipoj kaj aviadiloj.
       [Wolfram Diestel]