*brut/o

*bruto

1.
AGR Kvarpieda hejma paŝtobesto (bovo, ĉevalo, porko, ŝafo): [ili] loĝas en tendoj kaj paŝtas brutojn [1]; kiam oni povas buĉi hejme tian bruton, oni havas viandon [2]; la servistino leviĝis ĉe la matenruĝo por nutri la brutojn [3]; agrikulturo postulas sufiĉe da realkapitalo en la formo de tirbestoj, brutoj kaj iloj [4].
2.
(figure) Homo krudaĉa, senbride perfortema, sensaĝa: kvazaŭ brutoj ili konstante rigardas malsupren, klinas la kapon malsupren super la tabloj kvazaŭ mordante herbon kaj […] avide batas unuj la aliajn [5]; jen, mi iĝis bruto, li murmuras kaj ekdormas ĉe la brandbotelo [6]; „antaŭ vi mi estas bruto, nun centoble pli ol kiam ni unue estis kune“, ŝi ŝovis sin pli proksimen al li kaj per facila tuŝo karesis liajn manojn [7].
HOM:Bruto (alnomo)
angle:
1. farm animal 2. brute
beloruse:
скаціна
bretone:
penn-chatal
ĉeĥe:
dobytče, hovado
ĉine:
1. 畜生 [chùshēng], 牲 [shēng]
france:
1. bestiau, tête de bétail 2. brute (en p. d'une personne)
germane:
1. Vieh, Haustier
hebree:
חיה, בהמה
hispane:
1. bestia, animal de granja 2. bruto (en p. de una persona)
hungare:
1. jószág, marha 2. állat (durva ember)
japane:
家畜 [かちく], 畜生 [ちくしょう]
pole:
1. bydlę 2. bydlę
portugale:
1. bruto (animal de criação)
ruse:
скотина, скот
slovake:
hovädo
ukraine:
скотина, худобина, товарина

bruta

1.
Rilata al bruto: ni pagis ĉiujn impostojn: en milio, tritiko, floroj kaj brutaj feloj [8]; stratoj mallarĝaj, kaj ŝajne ne eblis eskapi el prema bruta odoro kaj el […] muĝado, kiu konstante fonis [9].
2.
(figure) Kruda, malmilda, abrupte aganta: bruta murdo [10]; ŝia sinteno […] estis plej severa kaj bruta [11]; preninta la plumingon, subite per ekmovo bruta, aŭtomata, pli forta al ŝia volo, ŝi ĝin rompis [12]; tiu bruta ŝipisto […] dronigis la virtan anabaptiston [13]; bruta procedo por la kontentigo de bruta volupta deziro [14]! en mizera drinkejo, […] kie regis bruta gajeco [15].
beloruse:
быдлячы, жывёльны
ĉeĥe:
brutální, dobytčí, hrubý
ĉine:
2. 不講理 [bùjiǎnglǐ], 血腥 [xuèxīng], 残 [cán], 強暴 [qiángbào], 残酷 [cánkù]
france:
bestial 2. brutal
germane:
1. Tier- 2. brutal
hebree:
חייתי
hispane:
bestial 2. brutal
japane:
家畜の [かちくの], 畜生のような [ちくしょうのような]
slovake:
bezohľadný, hrubý
ukraine:
скотний, скотинячий

brutaro

AGR Kolekto de samspecaj paŝtobestoj, grego, paŝtataro: sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj [16]; la brutaro mem revenas de la paŝtejoj, kvazaŭ proksimiĝus la vespero [17]; ilia reĝo mem zorgis pri sia brutaro, mem bastonis siajn regnanojn, ne konis ilian nombron, ne sciis kolekti ilin, kiam venis niaj armeoj [18]; por ke brutaro kresku pli rapide [...] oni donis al ĝi ne nur naturan furaĝon sed kromajn nutraĵojn kaj medikamentojn Monato .
angle:
flock
beloruse:
скаціна (зьбір.), быдла, гавяда
bretone:
chatal
ĉeĥe:
dobytek, stádo skotu
ĉine:
牲畜 [shēngchù], 牲口 [shēngkǒu], 家畜 [jiāchù], 存栏量 [cúnlánliàng]
france:
bétail, cheptel
germane:
Vieh
hebree:
בקר
hispane:
ganado, animales de granja
japane:
家畜の群れ [かちくのむれ], 家畜 [かちく]
pole:
bydło
ruse:
скотина (собир.), скот (собир.)
slovake:
dobytok
ukraine:
скот, скотина, (рогата ще) товар, череда

brutigi

Igi iun bruta: alkoholo brutigas la homon; la maŝinoj tamen obeis al la homoj, eĉ se ili brutigis laboristojn kiel nian ŝatatan Charlie Chaplin en „Modernaj Tempoj“ [19].
19. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
angle:
brutalize
beloruse:
даводзіць да сьвінства
bretone:
anevalaat
france:
abrutir
hispane:
embrutecer
hungare:
lealjasít
japane:
愚かにする [おろかにする], 理性を失わせる [りせいをうしなわせる]
pole:
zbydlęcać, zezwierzęcać
ruse:
оскотинить, довести до скотского состояния

kornbruto

AGR Iu el kornhavaj brutoj: la baza fonto de la malsano estas la kornbrutaro (bovoj kaj ŝafoj), en kies intestaro la mikroboj bone reproduktiĝas [20].
20. V. Lemelev: Nova infekta malsano postulanta internacian kunlaboron, Monato, 2001/05, p. 17
angle:
horned animal
beloruse:
скаціна (рагатая), быдла, гавяда
bretone:
chatal-korn
france:
bête à cornes
germane:
Hornvieh
hispane:
animal con cuernos
hungare:
szarvasmarha
pole:
rogate bydło, rogacizna
ruse:
рогатый скот

administraj notoj

~igi: Mankas dua fontindiko.
korn~o: Mankas dua fontindiko.