Buĥor/o, Buĥar/o PoŝAtlas

Buĥoro, Buĥaro

GEOG Provinca ĉefurbo en Uzbekujo; historie, grava centro budaisma, poste kaj precipe, granda kaj fama urbo de la islama mondo; iama ĉefurbo de la regno Samanida, poste de Buĥoraj ĥanujo kaj emirujo: Buĥoraj judoj [1]; la ĉefaj taĝikparolantaj urboj en Mez-Azio, Samarkando kaj Buĥoro, situas en nuna Uzbekio [2]; en Buĥara negliĝa vesto […] la maljunulo diligente fosis en la ĝardeno [3]; li konstruis superajn altlernejojn – madrasojn – en Samarkando, Buĥaro kaj Giĝduvano [4].
angle:
 Bukhara, Buxoro
beloruse:
 Бухара
bulgare:
 Бухара
france:
 Boukhara
germane:
 Buchara
hungare:
 Buhara
ruse:
 Бухара
svede:
 Buchara, Bukhara, Buxoro

administraj notoj