3civit/o

civito

1.
HIS Aŭtonoma urbo, konsiderata kiel politika tuto: (pri Jerusalemo) Mi restarigos viajn juĝistojn, kiel antaŭe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco, post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela [1]; la ĝeneva civito […] en la 16a jarcento bruligis Serveton sur la ŝtiparo de maltoleremo [2]. SIN:respubliko, ŝtatoVD:civilizacio
2.
(evitinde) Civitano: mi vidis vin, civito, en Parizo, sur Triumfa Arko FdO ;
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 1:26
2. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
angle:
1. polity
beloruse:
1. горад-дзяржава, поліс
ĉeĥe:
městský stát, obec, občanstvo
ĉine:
1. 城市州 [chéngshìzhōu], 城邦 [chéngbāng]
france:
1. cité
germane:
1. Stadtstaat, Polis
hebree:
1. משטר, מדינה, עירייה
hungare:
város (önkormányzattal), civitas
itale:
1. città (pol.), comune (pol., stor.), polis (pol., stor.)
japane:
自治都市 [じちとし], 市民 [しみん], 公民 [おおみたから]
pole:
1. państwo-miasto
portugale:
cidade, cidade livre
ruse:
1. полис, город-государство
slovake:
obec obec, občianstvo obec, občianstvo
ukraine:
громадськість, суспільство, поліс

civitano

Ŝtatano ĝuanta la politikajn rajtojn, ĉu en sendependa urbo, ĉu en regno: hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aŭ alia regno VivZam ; korporacio plej multe izolita, senforta kaj iom post iom senigita je ĉiuj civitanaj rajtoj estis la malgranda hebrea komunumo, kiu enloĝiĝis en Baĥaraĥ jam en la tempo de la Romanoj RBa ; ĉu la industriistoj […]devas rigardi sin kiel liberigitajn de civitanaj sentoj kaj devoj Marta ? stranga civitano tiu, kiu neniam partoprenis balotojn por elekti deputitojn aŭ urbkonsilantojn Lanti ; fakto, kiun ne neigas mem civitanino Velikonskaja Metrop ; la blinda ĉukĉo, la nevola viktimo de la ruiniga agado de la kontraŭrevolucio[…] povu reeduki sin en Moskvo aŭ Leningrado, povu denove iĝi utila civitano de la Sovjetio Ĉukĉoj . SUB:burĝo1, urbano, ŝtatanoVD:civilulo
angle:
citizen
beloruse:
грамадзянін
ĉeĥe:
obyvatel říše, občan, státní příslušník
ĉine:
国民 [guómín], 公民 [gōngmín], 提供担保者 [tígōngdānbǎozhě]
france:
citoyen
germane:
Bürger, Staatsbürger
hebree:
אזרח
hispane:
ciudadano
hungare:
polgár, civis
itale:
cittadino (pol.)
japane:
市民 [しみん], 公民 [おおみたから], 国民 [くにたみ]
nederlande:
burger
pole:
obywatel
portugale:
cidadão
ruse:
гражданин
slovake:
občan, obyvateľ, štátny príslušník
ukraine:
громадянин

civiteco

JUR La stato de civitano kun siaj rajtoj kaj devoj: ĉu vi estas Romano? […] jes […], per granda sumo mi akiris tiun civitanecon [3];
3. La Nova Testamento, La agoj 22:28
angle:
citizenship
beloruse:
грамадзянства
france:
citoyenneté
hebree:
אזרחות
pole:
obywatelstwo

civitismo

Civitana virto, konscio: novaj sociaj kaj civitismaj movadoj [4].
4. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Gravegaj balotoj por la sudamerika giganto
angle:
civic virtue, good citizenship
ĉeĥe:
občanské uvědomění
france:
civisme
hebree:
אזרחות טובה
hungare:
polgári érzület
japane:
公民精神 [こうみんせいしん], 市民としての自覚 [しみんとしてのじかく], 公共心 [こうきょうしん]
ruse:
гражданственность
slovake:
občianske uvedomenie

civitanigi

JURPOL
Doni al fremdulo aŭ neplenrajta ŝtatano la rajtojn de civitano: civitanigita usonano naskiĝinta en Barato [5]; se mi estus Jörg Haider, mi nun prezentus paroladon kun jenaj eldiroj: ni nepre ne civitanigu eksterlandanojn, ĉar „duobla ŝtataneco endanĝerigus nian sekurecon pli multe ol teroristoj“ [6]; kun malpli ol mil kvincent civitanigitoj […] Ĉinujo estas unu el la landoj plej limigaj se temas pri doni sian civitanecon al eksterlandanoj [7].
5. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Triumfo de la Paranoja Stilo
6. Stefan Maul: Kanonoj kontraŭ paseroj, Monato, 2000/04, p. 5
7. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Akiro de civitaneco tra la mondo ― Kial vi neniam fariĝos ĉino
angle:
naturalize
ĉeĥe:
udělit občanství
ĉine:
使入国籍 [shǐrùguójí]
france:
naturaliser (un étranger)
germane:
einbürgern, Bürgerrechte verleihen
hebree:
לאזרח
hispane:
naturalizar
hungare:
polgárjogot ad
itale:
naturalizzare
nederlande:
de burgerrechten geven
pole:
nadawać obywatelstwo, naturalizować
ruse:
предоставить гражданство, натурализовать
slovake:
udeliť občianstvo, udeliť občianstvo

mondcivitano

1.
Homo, kiu rigardas la tutan mondon kiel sian patrujon: Esperanto estu en niaj manoj trafa edukilo, kiu igos nin indaj mondcivitanoj Lanti ; sinekzerco por la tasko de mondcivitano EeP ; mondcivitana partio povas funkcii nur, se ĉiuj membroj ĉie en la mondo povas kunagi sur vere demokrata bazo, kun samaj rajtoj kaj premisoj [8]. SIN:kosmopolito
2.
Homarano, loĝanto de la mondo: ĉeestis delegitoj el 29 landoj, kiuj reprezentis pli ol la duonon de la mondcivitanoj [9].
8. Monato, Stefan Maul: Pledo por mondcivitana partio, 2005
9. Monato, Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana: Aktivas la bonaj amikoj, 2015
angle:
1. world citizen, cosmopolitan
ĉeĥe:
1. světoobčan
ĉine:
世界主义者 [shìjièzhǔyìzhě], 四海为家的人 [sìhǎiwéijiāderén]
france:
1. citoyen du monde, cosmopolite (subst.)
germane:
1. Weltbürger, Kosmopolit 2. Erdbewohner
hebree:
1. אזרח העולם, קוסמופוליטי
hispane:
1. ciudadano del mundo
hungare:
1. világpolgár, kozmopolita
itale:
1. cosmopolita
japane:
世界市民 [せかいしみん]
nederlande:
1. wereldburger
pole:
1. obywatel świata, kosmopolita
portugale:
1. cosmopolita
ruse:
1. гражданин мира, космополит
slovake:
1. svetoobčan
ukraine:
член світової спільноти, людина, яка не визнає поділу на держави

mondcivitaneco

Mondcivitana sinteno: mia truplene formita mondcivitaneco [10]; la dualo nacio, mondcivitaneco: estas pruvita fakto, ke ĉiu homo sur la tersurfaco naskiĝas en la plej bona kaj bela loko de la mondo [11]. SIN:homaranismo, kosmopoliteco
10. Monato, Paul Gubbins: Fama? Ne, dankon., 2013
11. Gilbert Ledon: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
angle:
cosmopolitanism, world citizenship
ĉeĥe:
světoobčanství
france:
citoyenneté mondiale, cosmopolitisme
germane:
Weltbürgertum
hungare:
világpolgárság, kozmopolitizmus
itale:
cosmopolitismo
japane:
世界市民権 [せかいしみんけん]
nederlande:
wereldburgerschap
pole:
kosmopolityzm
ruse:
космополитизм
slovake:
svetoobčianstvo

administraj notoj

pri ~ismo:
      iom dubinda difino, manke de citaĵoj.
      [WD]
    
~eco : Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas dua fontindiko.