cunam/o, tsunam/o

cunamo, tsunamo

MARMETGEOL Maraj ondegoj, ĝis 50 m altaj, precipe tiuj estiĝantaj sekve de marfunda sismo, erupcio aŭ ŝovo de la tektonaj platoj, kaj kaŭzantaj grandajn detruojn en apudbordaj regionoj: la katastrofan cunamon de la 26a de decembro 2004 kun minimume 170 000 mortintoj kaj milionoj da alimaniere trafitaj homoj en aro da landoj ĉirkaŭ Hinda Oceano sekvis ondego da helpemo [1]; la katastrofa cunamo kaŭzis tragedian damaĝon en la pacifika marbordo [2]; tsunamo[n] kaŭzis la submara tertremo pro la eksplodo de la kratero [3].
Rim.: La formo „tsunamo“ estas evitinda en Esperanto.
1. Monato, Stefan Maul: Ondego da helpemo
2. Monato, Gotoo Hitosi: Frustriĝo de marĝena suferanto
3. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
angle:
tsunami
beloruse:
цунамі
ĉeĥe:
cunami, tsunami, tunami
ĉine:
海啸 [hǎixiào]
france:
tsunami
germane:
Tsunami, Monsterwelle
hebree:
צןנמי, נחזול מים
hungare:
szökőár
itale:
maremoto
japane:
津波 [つなみ]
nederlande:
tsunami, vloedgolf
perse:
آبلرزه، غریاله، سونامی
pole:
tsunami
ruse:
цунами
slovake:
cunami, tsunami
ukraine:
цунамі

administraj notoj