ĉajot/o PIV2

ĉajoto

1.
BOT Liano el varmaj landoj kultivata pro la frukto, genro el familio kukurbacoj (Sechium edule).
botanika tabulo de ĉajot(uj)o (Sechium edule)
PD  [1]
2.
KUI Frukto de ĉajotplanto, pugnogranda, helflava aŭ helverda, kun laŭlongaj malrektaj sulkoj kaj unusola kerno, kuirebla kiel legomo: ĉajoto […] estas piroforma kun faldetoj [2]; ili rikoltis […] ĉajoton […] kaj papajon [3].
Rim.: En PIV2 ĉajoto ankoraŭ nomas planton, dum la interreta eldono jam enkondukas ĉajotujo, kio pli konvenas kun la uzo de la nomo por la frukto. [Wolfram Diestel]
1. M.S. del., J.N.Fitch lith., Curtis's Botanical Magazine, Londono, vol. 143: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Sechium_edule_143-8738.jpg
2. Vikipedio, artikolo „ĉajoto“, 2007-09-21
3. J. L. Muñoz: La Majaoj, [vidita en 2008-01]
angle:
chayote, chocho, christophine, merliton
beloruse:
чаёт ядомы, мэксыканскі агурок
ĉine:
佛手瓜 [fóshǒuguā]
france:
chayote, chouchou (légume), christophine (légume)
germane:
Chayote
hispane:
chayota, chayote
indonezie:
labu siam, jipang, welok
itale:
1. chayote, sechio, sechium edule 2. chayote, sechio, sechium edule, patata spinosa (pop.), melanzana spinosa (pop.), zucchina spinosa (pop.), melanzana americana (pop.), lingua di lupo (pop.)
japane:
ハヤトウリ
latinece:
1. Sechium edule
pole:
kolczoch jadalny
portugale:
chuchu
ukraine:
чайот, мексиканський огірок

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.