ĉakon/o MuzTerm

ĉakono

1.
MUZ Eŭropa danco hispan-devena, tri-takta, jam nur muzike uzata ekde la 17a jarcento: la temo por ĉakono kutime daŭras nur kvar mezurojn [1].
2.
MUZ Muzikaĵo tri-takta, malrapida, konsistanta el temo kaj variaĵoj akompanataj de ripeta baso, foje uzata kiel parto de suito.
1. Vikipedio, artikolo „Goldberga variaĵaro“, 2006-03-04
beloruse:
 чакона
france:
 chaconne
germane:
 Chaconne
hispane:
 chacona
hungare:
 chaconne
itale:
 ciaccona
pole:
 chaconne
portugale:
 chacona
ruse:
 чакона
ukraine:
 чакона

administraj notoj