10ĉuvaŝ/o

10ĉuvaŝo

Ano de tjurka etno el la regiono de meza Volgo: ĉuvaŝoj parolas la ĉuvaŝan lingvon kaj estas ortodoksaj kristanoj kun kelkaj paganaj tradicioj [1]; nur genetikaj studoj klarigos al ni, kiom da mariaj antaŭuloj havas la hodiaŭaj ĉuvaŝoj [2].
angle:
Chuvash
beloruse:
чуваш
ĉine:
楚瓦什人 [chǔwǎshírén]
ĉuvaŝe:
чӑваш
france:
Tchouvache
germane:
Tschuwasche
hispane:
chuvasio
itale:
ciuvascio
japane:
チュバシ人 [チュバシじん]
katalune:
txuvaix
pole:
Czuwasz
ruse:
чуваш

10ĉuvaŝa

Rilata al ĉuvaŝoj, ilia lando, lingvo, kulturo: en la kultura programo antaŭvideblas ĉuvaŝa vespero kun prezento de folklora ĉuvaŝa grupo [3]; niaj gastoj povis vesti sin per ĉuvaŝaj naciaj vestaĵoj kaj manĝi ĉuvaŝajn bongustaĵojn [4]; el la ogura branĉo (en kiu parolis parto de la avaroj, regintaj Panonion en la 6a kaj 7a jarcentoj, de la prabulgaroj, konkerintaj la sudan basenon de Danubo en la 7a jarcento, kaj de la ĥazaroj, regintaj la ponto-kaspiajn stepojn inter la 7a kaj la 10a jarcentoj) nuntempe nur la ĉuvaŝa lingvo estas parolata [5].
3. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
4. La Ondo de Esperanto, 2004, № 3 (113)
5. Monato, Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio, 2013
beloruse:
чуваскі
france:
tchouvache
germane:
tschuwaschisch
hispane:
chuvasio
itale:
ciuvascio
katalune:
txuvaix
pole:
czuwaski

10Ĉuvaŝujo

Aŭtonoma respubliko de Ruslando ĉe Volgo: Internacia Lingvo-Festivalo […] estiĝis en la Fakultato pri Fremdaj Lingvoj […] en Ĉeboksari, ĉefurbo de Ĉuvaŝujo [6].
angle:
Chuvashia
beloruse:
Чувашыя
ĉuvaŝe:
Чӑваш Ен
france:
Tchouvachie
germane:
Tschuwaschien
hispane:
Chuvasia
itale:
Ciuvascia
katalune:
Txuvàixia
pole:
Czuwaszja, Czuwaska Republika
ruse:
Чувашия

administraj notoj