daltonism/o PVEF

daltonismo

MED Nenormaleco en la perceptado de koloroj, precipe nekapablo distingi inter ruĝo kaj verdo: daltonismo estas herede ligita kun sekso; medicina afero – kvankam ne malsano, nur anomalio – estas la daltonismo [1]; Swyley malamis fiŝojn kaj spinacon eĉ pli ol li malamis la testojn, al kiuj oni lin submetadis, kaj post unu semajno li estis trafita de severa daltonismo, kion li pruvis per tio, ke li kapablis vidi tute nenion eĉ sur la plej simplaj trejnaj bildoj [2]. LST:malsano
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru kolorblindeco; (kiel plej ofte priparolata formo de kolorblindeco en la komuna lingvo) prefere diru ruĝverdblindeco.
1. Ada Csiszár: Koloroj, Hungara Vivo, n-ro 4 1971/1072, p. 10
2. James Patrick Hogan, trad. Jerzy Wałaszek: La Invado El Pasinteco, Ĉapitro I
angle:
color blindness
beloruse:
дальтанізм
bulgare:
далтонизъм
ĉeĥe:
barvoslepost, daltonizmus
ĉine:
色盲 [sèmáng]
france:
daltonisme
germane:
Farbblindheit, Farbenblindheit, Daltonismus
hebree:
עיוורון צבעים
hispane:
daltonismo
hungare:
daltonizmus, vörös-zöld színtévesztés
indonezie:
buta warna, daltonisme
japane:
先天性赤緑色盲 [せんてんせいあかみどりしきもう], , 色盲 [しきもう]
katalune:
daltonisme
nederlande:
kleurenblindheid
perse:
کوررنگی، رنگ‌کوری، دالتونیسم
pole:
daltonizm, ślepota barwna
portugale:
daltonismo
ruse:
дальтонизм
slovake:
daltonizmus (druh farbosleposti), farbosleposť
ukraine:
дальтонізм

daltonismulo

MED Homo suferanta je daltonismo.
beloruse:
дальтонік
ĉeĥe:
daltonista
france:
daltonien
germane:
Farbenblinder
hebree:
עיוור צבעים
hispane:
daltónico
hungare:
vörös-zöld színtévesztő
katalune:
daltonià
nederlande:
kleurenblinde
perse:
کوررنگ
pole:
daltonista

administraj notoj

~ulo: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.