David/o PIV1
Davido
- 1.
Vira antaŭnomo
hebredevena:
Davido […] ĉiĉeronis nin plaĉivole ĉien en la urbo
[1];
Leono sciis iom pri la koro de Davido
[2].
- 2.

Reĝo de Izraelo (proksimume 1000 a.K. – proksimume 972
a.K.), fondinto de ties precipa dinastio, tradicie rigardata kiel poeto,
muzikisto kaj aŭtoro de la biblia Psalmaro:
la psalmoj de Davido
[3];
tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel
reĝon super la domo de Jehuda
[4];
oni ricevis la impreson, ke Jesuo kaj la anĝeloj kaj Moseo kaj Davido kaj ĉiuj
aliaj bibliaj personoj estas liaj intimaj konatoj
[5].
1.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Esperanto kaj solidareco kuniĝis en Tanzanio
2. Monato, Den Drown: Elektoj, 2003
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:4
5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
2. Monato, Den Drown: Elektoj, 2003
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:4
5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
- angle:
- David
- beloruse:
- Давід, Давыд
- ĉine:
- 大卫 [dàwèi]
- france:
- David
- germane:
- David
- indonezie:
- Daud, David
- itale:
- Davide
- japane:
- ダビデ
- katalune:
- David
- nederlande:
- David
- okcitane:
- Dàvid
- pole:
- Dawid
- portugale:
- Davi, David
- svede:
- David
- ukraine:
- Давид