*demon/o UV

*demono

1.
KRI Malbona spirito, fatala supernatura forto: en la kristana mitologio la demonoj estas kaj la ribelintaj anĝeloj, kaj la paganaj eksdioj, precipe la egiptaj, kun bestaj kapoj, aŭ kaprokruraj, kiel la greka Pajno; ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj [1]; homo, loĝata de demono [2]! [ni] en via nomo elpelis demonojn [3]; falis, falis Babel la granda, kaj fariĝis loĝejo de demonoj, kaj malliberejo de ĉia malpura spirito [4]; puŝite de interna demono, ŝi forgesis sian decidon [5]; kutimo, la demono, pereigas [6]; li komencis forpeli la demonon per la preĝoj de l’ fratoj [7]. SUP:dajmono
2.
(figure) Homo, havanta tre malican karakteron: demono vomita de l’ Infero, la duko de Blasano, kiu eliras el sia tombo [8]; ili komencis rigardi unu la alian, kiel du demonoj [9]; inter fremdaj ŝi estas edzino – anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela PrV .
angle:
demon
beloruse:
дэман, бес
bulgare:
демон
ĉeĥe:
běs, démon, zloduch, ďas
ĉine:
邪灵 [xiélíng], 极恶的人 [jíèderén], 兇煞 [xiōngshà], 妖魔 [yāomó], 鬼魅 [guǐmèi], 邪神 [xiéshén], 凶恶的化身 [xiōngèdehuàshēn], 恶魔 [èmó], 妖怪 [yāoguài]
france:
démon (furie), furie 1. démon (esprit malin), esprit malin
germane:
Dämon
hebree:
שֵׁד
hispane:
demonio
hungare:
démon
japane:
魔神 [まじん], 悪霊 [あくりょう], 悪鬼 [あっき], , 悪魔 [あくま], 悪鬼のような人 [あくおにのようなじん]
katalune:
dimoni, diable
nederlande:
demon
norvege:
demon
perse:
اهریمن، دیو
pole:
1. demon
portugale:
demônio
ruse:
демон, бес
slovake:
démon
tibete:
བདུད་
ukraine:
демон, злий дух, диявол, біс

demona

Influata de, konforma al demono: vi do ne vidis ŝian demonan rideton [10]? juna belulino kun la demona malbona spirito [11]; ŝi suspektis la demonan artifikon de sia filo [12]; demona ideo trairis lian spiriton [13]. VD:insida, malica, sardona
germane:
dämonisch

administraj notoj