dermatit/o PIV1 , dermit/o PVEF

dermatito, dermito

MED
Inflamo de la haŭto: Margarida suferis pro terura vulva seborea dermatito, kiun ŝi ne kuracis por ne alarmi la gemastrojn [1]; salakvaj lagoj [kun] sane favoraj efikoj […] ekzemple cele al la mildigo de la haŭtaj malsanoj atopia dermito aŭ psoriazo [2]. SIN:ekzemo
Rim.: La internacia nomo estas „Dermatitis“, la frua esperantigo kiel „dermito“ en PVEF kaj PV eventuale estas vortarista invento, intertempe PIV preferas la internacian formon „dermatito“, sed derivitan el retroderivita radiko „dermat/“, kun signifo "haŭto". Ial oni evitas apliki la 15-an regulon de la Fundamento rekte. [Wolfram Diestel]
Rim.: Laŭ la trovitaj fontoj la terminon "Ekzem" (t.e. „ekzemo“ oficialigita per OA1) oni komprenas jen kiel sinonimon jen kiel iom pli malvastan subnocion. [Wolfram Diestel]
angle:
dermatitis, eczema
beloruse:
дэрматыт
bulgare:
дерматит
ĉeĥe:
zápal pokožky
ĉine:
皮炎 [píyán], 皮肤炎 [pífūyán], 皮炎 [píyán], 皮肤炎 [pífūyán]
france:
dermite, dermatite
germane:
Hautentzündung, Dermatitis
hebree:
דַלֶקֶת הָעוֹר
hispane:
dermatitis
hungare:
dermatitis, bőrgyulladás
indonezie:
dermatitis, eksem, radang kulit
japane:
皮膚炎 [ひふえん]
katalune:
dermatitis
nederlande:
dermatitis, huidontsteking
norvege:
dermatitis
pole:
zapalenie skóry
ruse:
дерматит
slovake:
kožný zápal

administraj notoj