devanagar/a NePiv

devanagara skribo

TIP Hinddevena skribsistemo el la 8a jarcento, uzata interalie por la sanskrita kaj la hinda lingvoj: la Devanagara skribo de la Hinda, kaj la Araba skribo de Urduo, verŝajne ne estas tiom malfacilaj [1].
Rim.: Tiu sistemo originale nomiĝas nagara, tio estas urba. Internaciiĝis la kromnomo devanagara, tio estas di-urba. Iuj fakuloj pli ŝate uzas la mallongan formon: tio estas nura transliterigo de la nagara alfabeto [2]. [ĵv]
1. Bertilo Wennergren: Re: Teaching, soc.culture.esperanto, 1997-08-08
2. A. Martins: Nomoj de lingvoj ..., soc.culture.esperanto, 1996-05-07
beloruse:
дэванагары
ĉine:
天城文 [tiānchéngwén]
france:
devanâgarî
germane:
Devanagari
hungare:
dévanágari írás
nederlande:
devanagari
perse:
دِوَناگَری
portugale:
devanágari, devanagari

administraj notoj