*deviz/o

*devizo

HER Sentenco montranta principon de konduto adoptitan kiel distingilon de privata persono, firmao, korporacio, ofte skribitan sur insignoblazono: mia devizo ĉiam estis: „la homo mem devas ĉion al si ellabori“ FK ; nun al mia deviz’! „Adiaŭ kaj memoru min!“ Hamlet ; ilia amata devizo estis: ĉio sur sian ĝustan lokon! [1]; oni devas manĝi sian panon en ŝvito de sia vizaĝo, tia estis ŝia devizo [2]; fremdlingve sonis la Dana devizo: per leĝo oni devas konstrui landon [3]; la devizo de la ideaj Esperantistoj […] estas: ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi […] [4]; kompato estu de nun nia devizo [5]; „laboristoj ĉiulandaj unuiĝu!“ baldaŭ poste jam fariĝis devizo de l' amasoj VivZam ; la granda duko de Nerbia […] havas sur la ŝildo, kiel emblemon, asparagon kun la jena devizo: „Mia sorto rampas“ [6]; la burĝaro estas tute certa, ke venkos tiuj brilantaj sur la centraj stratoj devizoj de iliaj partioj (vd slogano) Metrop . VD:epifonemo, epigrafo, pasvorto, proklamo
Rim.: Alie ol maksimon, devizon oni pretendas publike. Moto, ofte uzata sinonime, tamen pli rilatas al certa temo aŭ kunteksto.
Rim.: Oni ankaŭ nomas nekontantan bonhavon de fremda valuto devizo(j).
angle:
*device, chant, slogan, rallying cry, motto
beloruse:
дэвіз, лёзунг
bulgare:
девиз
ĉine:
口号 [kǒuháo], 座右銘 [zuòyòumíng], 銘言 [míngyán], 外匯支出 [wàihuìzhīchū]
france:
*devise (formule concise), mot d'ordre
germane:
*Devise, Wahlspruch, Sinnspruch, Motto, Losung
hispane:
divisa, lema
hungare:
jelige, jelmondat, címerfelirat, szlogen
itale:
divisa (motto), impresa (motto), massima, motto
japane:
標語 [ひょうご], モットー, 座右の銘 [ざゆうのめい], 題銘 [だいめい], 外国為替 [がいこくかわせ]
nederlande:
devies
pole:
*dewiza, motto, zawołanie
portugale:
divisa, lema
ruse:
*девиз, лозунг
ukraine:
девіз, гасло

administraj notoj