3dign/o PVEF

digno

1.
Respekto, ŝuldata al io (pro ties valoro), iu (pro ties konduto aŭ pozicio) aŭ si mem: estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj Marta ; ne estis eĉ unu, kiu ne havus la senton de sia potenco kaj digno [1]; [li] pleniĝis de certa solena digno kiel kiam li la unuan fojon alportis la brandujon de la patro [2]; tiu ejo […] plene respondas […] al la digno de la oratoro [3]; ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj [4]; la venĝo konas nur nomojn kaj ne homojn [sed] por la homa digno de la estonta generacio, rigardu la homojn kaj ne la nomojn [5]! estingiĝis la homa digno kaj virto […] kaj la malnobliĝintaj koroj ne kuraĝis eĉ allasi al si esperon [6].
2.
Sindetenema konduto de iu konscia pri la respekto, kiun li meritas: ŝi akceptis la gastojn kun digno, kiu igis ŝin ankoraŭ pli respektinda [7]; la sinjoroj degnis danci kun la kampulinoj, sed la sinjorinoj gardis sian dignon [8]; eksplodo de virina fiereco kaj de homa digno Marta ; li alparolis la gloran Ŝemidon kun princa digno [9]. VD:degno, sindeteno, indigno
angle:
1. dignity, respect, worth 2. dignity, self-respect, self-worth
beloruse:
годнасьць, гонар
ĉeĥe:
důstojenství, hodnost
ĉine:
1. 借方 [jièfāng]
france:
dignité
germane:
1. schuldiger Respekt 2. Würde
hebree:
כבוד עצמי
hispane:
2. dignidad
japane:
威厳 [いげん], 尊厳 [そんげん], 品位 [ひんい], 自尊心 [じそんしん]
pole:
1. godność, szacunek 2. godność, dostojność, cześć
portugale:
dignidade, decoro, brio, pundonor
ruse:
честь, достоинство
slovake:
dôstojnosť
svede:
dignitet, värdighet
ukraine:
гідність, достойність, честь

digna

1.
Meritanta respekton: digna socia pozicio Marta ; se la kontraŭulo estas vere digna persono, […] tre simpatia al la publiko, estas tre danĝere ironii [10]; forvelkas la kondiĉoj necesaj por home digna vivo [11]. VD:eminenta, merita
2.
Konscia, ke oni meritas respekton; kondutanta tiel, ke la aliaj homoj sentas tian konscion; dignoplena: digna kaj certoplena maljunulo [12]; [la policano] estas alta viro, kiu sin tenas tre digne [13].
3.
(evitinde) Inda, kapabla, meritanta: rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro [14]; li mem ne sentis sin plu nedigna, por eniri en la […] sanktejon [15]; kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? [16].
angle:
dignified
beloruse:
годны
ĉeĥe:
důstojný
ĉine:
凝重 [níngzhòng], 端庄 [duānzhuāng], 威严 [wēiyán], 雍容华贵 [yōngrónghuáguì]
france:
1. digne (méritant le respect) 2. digne (grave, conscient de son mérite) 3. digne (méritant de) ne~a: indigne, inapte.
germane:
1. respektgebietend, respektheischend 2. würdig 3. würdig
hebree:
מכובד
hispane:
digno
japane:
威厳のある [いげんのある], 堂々とした [どうどうとした]
pole:
1. godny, dostojny 2. godny, dostojny, dystyngowany 3. godny, godzien
ruse:
1. достойный, заслуживающий достойного уважения 2.  держащийся с достоинством 3. достойный ne~a: недостойный.
slovake:
dôstojný
tibete:
ཉམས་དོད་པོ་
ukraine:
гідний, достойний

digni

Elmontri dignon: ili havas neniun senton de supereco, neniun malestimon al la alilokanoj […] ili dignas nature, kaj se ilia sinteno enhavas ion subtile nobelan, […] tio entenas nenion afektan [17]; Multfoje, se la vidvo dignas, ⫽ Senmone ĝojon li rezignas [18]; Nature supozeblas ke strebanto ⫽ Ne ĉiam tute dignas sian celon [19].
beloruse:
дэманстраваць годнасьць
germane:
sich würdig zeigen

digneco

Eco de io aŭ iu digna: ĉu ni ne vivas en libera lando, kie, laŭtradicie, la digneco de homa persono estas respektata? [20].
20. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, La tri plendoj de s-ro Kursano
angle:
dignity
beloruse:
годнасьць
ĉeĥe:
důstojnost, velebnost, vážnost
ĉine:
尊严 [zūnyán]
germane:
Würde
hispane:
dignidad
pole:
godność, dostojność, dostojeństwo
ruse:
достоинство
slovake:
dôstojnosť
svede:
dignitet, värdighet

dignoplena

Kun videbla, respektpostula digno: la interesanta eksteraĵo de la juna virino, […] la dignoplena teniĝo […] pligrandigis la fervorecon de lia penado Marta ; kun facila, dignoplena gracieco kaj afabla rideto en siaj bonkoraj, trankvilaj okuloj, li riverencis la ĉeestantojn, dirante: [21]; duo da belaj, fortmuskolaj ĉevaloj ĝin tiris, altpaŝe kaj kun dignoplena malrapideco [22].
angle:
dignified
beloruse:
годны, поўны годнасьці
france:
digne, respectable, grave (digne)
germane:
würdevoll

honordigno

Morala digno, kiun naskas deziro de fremda estimo kaj respekto: la honordigno de juĝisto estas zorge kaj senpartie esplori la aferojn; mi venĝis mian honor(dign)on, kaj tiun da mia patro; la pasio pro la ĵaluzo kaj honordigno gvidis la ofenditon al la faro de perfidaĵo [23].
23. Machado de Assis, trad. Josenilton de Madragoa: La Senmortulo, p. 27
beloruse:
годнасьць
germane:
Ehrwürde, Ehrgefühl
hungare:
becsületérzés, méltóságtudat
itale:
onore (dignità)
japane:
誇り [ほこり], 面目 [めんぼく]
katalune:
honor, dignitat moral
ruse:
честь

memdigno

(malofte)
Memestimo: estis organizita milito kontraŭ mia sento pri memdigno, kontraŭ mia memvaloro [24].
24. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, La tri plendoj de s-ro Kursano
angle:
dignity, self-respect, self-worth
beloruse:
самапавага
ĉeĥe:
důstojnost, sebeúcta
ĉine:
自愛 [zìài], 自重 [zìzhòng], 自尊 [zìzūn]
france:
estime de soi, amour-propre
germane:
Selbstachtung
hispane:
autoestima
itale:
autostima
pole:
pewność siebie
ruse:
чувство собственного достоинства, самоуважение
slovake:
dôstojnosť, sebaúcta

administraj notoj

pri ~eco :
      Mankas ekz-oj por bone pritaksi la sencnuancon kun "~o".
      [MB]