diminutiv/o Z VdE

diminutivo

GRA Vorto derivita de alia per sufikso, kiu malgrandigas aŭ malgravigas la enhavatan ideon: diminutiva sufikso en Esperanto estas „-et“.
angle:
diminutive
beloruse:
памяншальная форма ~a sufikso: памяншальны суфікс.
ĉeĥe:
zdrobnělina
france:
diminutif
germane:
Verkleinerungswort, Verkleinerungsform, Diminutiv
hebree:
צוּרַת הַקטָנָה
hispane:
diminutivo
hungare:
kicsinyítő alak, kicsinyítőképzős forma, diminutivum ~a sufikso: kicsinyítőképző.
japane:
指小語 [ゆびしょうご]
nederlande:
diminitief, verkleinvorm
pole:
wyraz zdrobniały, deminutywum
portugale:
diminutivo
ruse:
уменьшительная форма слова, диминутив
slovake:
zdrobnenina
ukraine:
демінутив, здрібніла форма

maldiminutivo

GRA Vortgrupo aŭ vorto derivita el alia vorto per speciala sufikso por esprimi la saman ideon en pliigita, fortigita grado en Esperanto la sufikso „-eg“ formas maldiminutivojn en diversaj parolelementoj, ekz‑e domo → domego, granda → grandega, peti → petegi. en la pola lingvo ni same povas krei maldiminutivojn por preskaŭ ĉiuj substantivoj, tamen malregule [1]; [ĉe Mário Quintana, Brazila poeto] estas vortludo pri la vorto „passarinho“ (diminutivo de „pássaro“: ‹birdo›) kaj „passarão“, ambigue maldiminutivo de „pássaro“ kaj estonteca formo de la verbo „passar“, ‹pasi›. [2].
angle:
augmentative
beloruse:
павелічальная форма
france:
augmentatif
pole:
zgrubienie, augmentatiwum
ruse:
увеличительно-усилительная форма, аугментатив

administraj notoj

mal~o: Mankas verkindiko en fonto.