dinoteri/o

dinoterio

PALZOO Genro de fosiliaj mamuloj simila al elefanto, sed iom pli granda. Diference de la elefanto la dentegoj estas en la suba makzelo kaj kurbiĝas malsupren: dinoterioj vivis de la mioceno antaŭ 22 jarmilionoj ĝis plejstoceno antaŭ 1 jarmiliono; oni jam en la 17a jc trovis ostojn de dinoterio ĉe Liono . VD:mamuto

desegno de dinoterio de Heinrich Harder (oni nenion scias pri oreloj, lipoj kaj rostron)
PD  [1]
angle:
deinotherium
beloruse:
дынатэрый
bulgare:
дейнотериум
ĉine:
恐象 [kǒngxiàng]
france:
dinothérium
germane:
Deinotherium
hispane:
dinoterio
hungare:
deinotherium, dinotherium
japane:
ディノテリウム
latinece:
deinotherium
nederlande:
deinotherium
pole:
deinotherium
portugale:
dinotério
ruse:
динотерий
ukraine:
динотерій

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.