dioptri/o PVEF

dioptrio

FOTFIZ
Mezuro de refrakto de lenso, inversa al la valoro de ĝia fokusdistanco mezurita en metroj: se la lenso havas fokusdistancon de 10 cm (0,1 m), tiam ĝi havas 1/0,1 = 10 dioptriojn; se f = 100 cm, la lenso havas 1/1 = 1 dioptrion [1]; ili kapablas mezuri la dioptriojn de la paciento (bezonatan lenson por okulvitroj) per simpla vidotesto […], oni provizas kolekton da lensoj, kiuj varias de – 6 ĝis + 6 dioptrioj [2].
1. János Sárközi: La fizika mondo. Optiko, La plej gravaj nocioj pri optiko, p. 39
2. Paŭlo Sergio Viana: Unudolaraj okulvitroj, Esperanta Retradio, 2015-04-06
angle:
diopter
beloruse:
дыёптрыя
bulgare:
диоптър
ĉeĥe:
dioptrie
ĉine:
屈光度 [qūguāngdù], 屈光度計 [qūguāngdùjì], 照准器 [zhàozhǔnqì]
france:
dioptrie
germane:
Dioptrie, Linsenbrechwert
hispane:
dioptría
hungare:
dioptria
japane:
ジオプトリー
katalune:
diòptria
nederlande:
dioptrie
perse:
دیوپتری
pole:
dioptria
portugale:
dioptria
ruse:
диоптрия
slovake:
dioptria
ukraine:
діоптрія

administraj notoj