disjunkci/o PIV2

disjunkcio

MATMatVort
Logika operacio, kiu al du propozicioj asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se almenaŭ unu el ili estas vera; rezulto de tiu operacio: la disjunkcion de `P` kaj `Q` oni foje signas per `P vv Q` (legu: po aŭ kuo).

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


vertabelo de disjunkcio
Rim.: Pli tradicia, esperanteca kaj radikŝpara termino estas aŭo. Krome, en la klasika logiko la termino disjunkcio tradicie indikis la disigan konjukcion (kio cetere senteblas en la termino mem: dis-junkcio, dis-igo, aŭ‐aŭ). [Sergio Pokrovskij]
angle:
disjunction
beloruse:
дызьюнкцыя
ĉeĥe:
rozluka, rozpojení
ĉine:
反意 [fǎnyì], 逻辑或 [luójíhuò]
france:
disjonction (somme logique), somme logique
germane:
Disjunktion, logische Summe
hispane:
disyunción, disjunción
hungare:
diszjunkció, logikai vagy
pole:
alternatywa, dysjunkcja, suma logiczna
portugale:
disjunção
ruse:
(слабая)дизъюнкция, операция ИЛИ, логическая сумма
slovake:
rozluka, rozpojenie
ukraine:
диз’юнкція, логічна сума

ekskluziva disjunkcio

MAT[1]
Logika operacio, kiu al du propozicioj asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se precize unu el ili estas vera; rezulto de tiu operacio: la ekskluzivan disjunkcion de `P` kaj `Q` oni foje signas per `P ⊻ Q` (legu: po aŭ alie kuo); la ekskluziva disjunkcio estas negacio de ekvivalento.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


vertabelo de ekskluziva disjunkcio
Rim.: Pli esperanteca kaj radikŝpara termino estas disaŭo. Krome, ĉar en la klasika logiko la termino disjunkcio tradicie indikis la disigan disjunkcion, tiun sencon oni tradicie neprigis per la epiteto „strikta“; la epiteto „ekskluziva“ estas iom konfuza, ĉar pli trafe ĝi priskribus komplementon, resp. negon ‐ do la kombino rezultus en malaŭo: `~(x vv y)`. [Sergio Pokrovskij]
angle:
exclusive disjunction
france:
disjonction exclusive
germane:
ausschließende Disjunktion, Antivalenz
hungare:
kizáró vagy, ekvivalencia negációja
pole:
alternatywa wykluczająca, alternatywa wyłączająca
ruse:
разделительное ИЛИ, строгая дизъюнкция

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ekskluziva ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.