diskredit/i PVEF
diskrediti, diskreditigi
(malofte)
- Senkreditigi1, malkredindigi, misfamigi: se oni diras al vi: tiu aŭ alia Esperantisto aŭ societo Esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan paŝon kaj ridindigis aŭ diskreditigis per tio ĉi vian tutan aferon, tiam respondu: La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo EE ; diskrediti la tezojn de siaj kontraŭuloj [1]; por diskrediti la Sovetunion, oni disvastigis falsajn informojn pri kruelaĵoj de la bolŝevikoj [2].
1.
J. Sapir, trad. V. Lutermano:
Ĉu nesciuloj aŭ falsistoj?, le Monde diplomatique, 2009-03
2. Vikipedio, Antikomunismo
2. Vikipedio, Antikomunismo
- beloruse:
- дыскрэдытаваць
- ĉeĥe:
- diskreditovat, zbavit důvěry
- france:
- discréditer
- germane:
- diskreditieren
- pole:
- dyskredytować
- slovake:
- diskreditovať, znevážiť
- ukraine:
- дискредитувати