-ed/

-ed

ZOO Neoficiala sufikso, uzata por nomi familiojn laŭ la zoologia nomenklaturo. La sufikso aplikiĝas al genro el la familio por formi la familinomon: la anaso apartenas al la familio anasedoj; la sovaĝazeno (Equus hemionus) el la ordo de neparhufuloj kaj familio de ĉevaledoj troviĝas en centra kaj okcidenta Azio [1]. VD:-ac
Rim. 1: Al kiu genro aplikiĝas la sufikso por nomi la familion, estas difinite de la internacia zoologia nomenklaturo.
Rim. 2: Povas okazi, ke tiu genro ne plu ekzistas, ĉar pro novaj esploroj ĝiaj specioj estas ordigitaj sub aliaj genroj.
Rim. 3: Pro la fakeco kaj neoficialeco de la sufikso estas konsilinde eviti ĝin en nefaka lingvaĵo kaj uzi vortojn kiel anasfamilio, anasfamiliano anstataŭ anasedoj, anasedo .
1. Sovaĝazeno, China Radio International, 2005-06-20
bulgare:
-ид
germane:
-id(e), -id(ae)
hungare:
-félék (zoológiai osztály)
katalune:
-id, -ids
nederlande:
-ide
pole:
przyrostek rodziny
portugale:
-ídeo

administraj notoj

-~: Mankas dua fontindiko.