ef/o

efo

BIB
Antikva mezurunuo por ŝuteblaj aferoj, ĉ 22-40 litroj: [oferu] dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo [1]; alportu pro ŝi kiel oferon dekonon de efo da hordea faruno [2]; ŝi kolektadis sur la kampo ĝis la vespero, kaj ŝi draŝis tion, kion ŝi kolektis, kaj tio estis ĉirkaŭ efo da hordeo [3]; el du dekonoj de efo estu ĉiu pano [4]; Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno [5]; la efo kaj la bat'o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat'o entenu dekonon de ĥomero kaj la efo ankaŭ dekonon de ĥomero: laŭ la ĥomero oni fiksu ilian amplekson [6]; peziloj ĝustaj, efo ĝusta [7];
beloruse:
ефа
germane:
Epha, Efa
ukraine:
ефа

administraj notoj