Egipti/o RLN

Egiptio

GEOGPOL Egiptujo: de 1930 ĝis 1960 […] revigliĝis la kultura vivo, ĉefe en Egiptio, post la longa turka okupado [1]; dum posta pli sukcesa intertraktado, Egiptio ne repostulis Gazaon en 1979 [2]; en la 3a jarcento post Kristo la ermitoj iris en la dezerton, ĉefe en Egiptio [3]; dum la eliro el Egiptio Moseo demandas al Dio kion fari, ĉar la homoj grumblas pro manko de akvo [4]; la katoj en Egiptio ja estis sanktaj adorataj bestoj [5].
1. Konrad Hinsen: Um Keltum', Monato, 2000/09, p. 15
2. Monato, Aleksandro Gofen: Misinforma komento
3. Evgeni Georgiev: Serĉi la perditan paradizon, Monato, 2000/10, p. 20
4. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
5. Monato, Nikolao Gudskov: Malnova biblia epizodo en modernaj vestoj
angle:
Egypt
beloruse:
Эгіпет
bulgare:
Египет
ĉine:
埃及 [āijí]
france:
Egypte
germane:
Ägypten
indonezie:
Mesir
japane:
エジプト [えじぷと]
pole:
Egipt
ukraine:
Єгипет

administraj notoj