*ekscelenc/o

*ekscelenco

Iom altranga moŝto, precipe oficista (ministra ktp): al lia ekscelenco Felikso, la provincestro [1]; sekretaj konsilanoj kaj ekscelencoj iradis sur propraj piedoj kaj portis orajn vazojn, oni certe povis ricevi korpremon [2]; la maljuna altenobela sinjoro elkuris tra la pordo malsupren laŭ la ŝtuparo, la forte maljuna ekscelenco mem malsupreniris al la malfeliĉa virino, por antaŭliberigi ŝin de la malfacila iro por la almozo [3]; la stabo de la kronprinco kune kun lia ekscelenco la ministro pasigis la nokton sub libera ĉielo unu mejlon de la regimentoj [4]; urbestro ekscelenco [5].
angle:
excellency (title)
beloruse:
эксцэленцыя
ĉeĥe:
excelence
ĉine:
閣下 [géxià]
france:
excellence (titre)
germane:
Exzellenz
hispane:
excelencia
hungare:
excellencia
japane:
閣下 [かっか]
katalune:
[sa, vostra] excel·lència
pole:
ekscelencja
portugale:
excelência (título)
ruse:
превосходительство
slovake:
excelencia
svede:
excellens

administraj notoj