10Elam/o PIV2

10Elamo

HIS Antikva regiono en Okcidenta Azio, responda al la nuntempa okcidenta parto de Irano, kun propra kulturo kaj lingvo de almenaŭ 2600 ĝis 500 a. K., laŭtempe loko de unu aŭ de pluraj regnoj: Mi senkuraĝigos Elamon antaŭ iliaj malamikoj, kaj antaŭ tiuj, kiuj celas ilian morton [1]; Naram-Suene, nepo de Sargono, kiu militvenkis en Elamo [2].
beloruse:
Элам (старажытная дзяржава)
france:
Élam
germane:
Elam
ukraine:
Елам

10elama

Rilata al Elamo, ĝiaj loĝantoj kaj ties lingvo kaj kulturo: Zalmuna mistere malaperis hieraŭ nokte kune kun du servistoj, la famaj Elamaj eŭnukoj [3].
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII
beloruse:
эламскі
germane:
elamisch

10elamano

Iu el Elamo: Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis? Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj [4].
4. La Nova Testamento, La agoj 2:9
beloruse:
эламец
germane:
Elamer

administraj notoj