3emoci/o PV

emocio

1.
Kortuŝo pro intermiksiĝantaj sentoj: ŝi afable ridetis kaj dankis kaj ne povis kaŝi sian emocion [1]; la okuloj de la faraono pleniĝis per larmoj […] sed tuj li ekregis sin […], estus nekonvene, se la servistoj vidus la emocion de tiel potenca sinjoro [2]; la emocio rompis lian voĉon [3]; en lia koro diversaj emocioj furioze interbatalis: ĝojo, maltrankvilo, espero [4]; esprimante per la vizaĝo emociojn gamantajn de senlima miro ĝis la plej sovaĝa timo [5]. SUB:afekcio1
Rim.: La ekzemploj priskribas aparte tiajn kortuŝajn situaciojn, kiam negativa aŭ foresta sento transformiĝas al pozitiva, ekz-e ĝojo aŭ espero superanta malĝojon, respektive kiam interna streĉo de kontraŭbatalaj sentoj senŝarĝiĝe solviĝas. Estas ne tute klare ĉu emocio en komunlingva Esperanto ankaŭ priskribas la inversan situacion, kiam ekestas negativaj sentoj, kiel indigno, ĉagreno, kolero. [Wolfram Diestel]
2.
FIL Ĉiu ajn afekcia, senta stato de la menso: ŝi konservis ĉiam la saman esprimon, ĝentilan, subtilan [sed] sen emocio [6]; mi estis tiel senmovigita de emocio pro la danĝero riskita, ke mi min kuŝigis [7]; pro emocio, ĉagreno, aŭ ia ajn alia animtuŝo neatende alveninta, li subite falis en katalepsian staton [8]; Maziero, lacega pro transfuzio, emocioj kaj maldormo, petis de unu el siaj kolegoj, ke li bonvolu lin anstataŭi [9]. SUB:afekcio2
angle:
emotion
beloruse:
эмоцыя, перажываньне, хваляваньне
ĉeĥe:
cit, citové pohnutí, dojetí, emoce, hnutí mysli, pocit, pohnutí, rozechvění, vzrušení
ĉine:
[qíng], 強烈的情緒 [qiánglièdeqíngxù], 心情 [xīnqíng], 状态 [zhuàngtài]
france:
émotion
germane:
1. Bewegtheit, Gemütsbewegung, Rührung, seelische Erregung 2. Emotion, Gemütszustand
hispane:
emoción
hungare:
1. meghatottság, megindultság 2. indulat, emóció
japane:
感動 [かんどう], 感情 [かんじょう], 情動 [じょうどう]
nederlande:
1. ontroering 2. emotie, gemoedstoestand
pole:
1. wzruszenie 2. emocja
ruse:
эмоция, волнение, переживание
slovake:
dojatie, vzrušenie
ukraine:
емоція, зворушення, розчулення, хвилювання, переживання

emocii

(tr)
Forte tuŝi, movi la animon: emocii iun ĝis larmoj; la ĉefpastro estis tre pala, tre emociita, sed li respondis ke oni devas klarigi la demandon pri la mortigo [10]; la patrino [...] sidis ankoraŭ tute emociita de la vido de la belkoloraj bildoj, rigardis la palan krajonan skizon kaj ekkriis tute surprizita [11]; mi efektive estis tre emociita, mi ploris, kiel [...] pro granda ĝojo [12]; li aŭdis bonegan violoniston kaj estis tute plenigita kaj emociita de lia nekomparebla ludado [13]. SIN:kortuŝiSUP:ekscitiVD:skui, agiti.
angle:
affect (emotionally)
beloruse:
хваляваць
ĉeĥe:
dojímat, vzrušit
ĉine:
刺激 [cìjī]
france:
émouvoir, remuer (émouvoir)
germane:
ergreifen, rühren, bewegen, erschüttern
hebree:
להתרגש
hispane:
emocionar
hungare:
meghat, megindít
japane:
感動させる [かんどうさせる], 心を動かす [こころをうごかす]
nederlande:
ontroeren
pole:
wzruszać
portugale:
emocionar, comover, sensibilizar, abalar
ruse:
волновать
slovake:
dojať, rozochvieť
ukraine:
розчулюватися, хвилюватися, переживати

emocia

Kortuŝanta: emocia rakonto, situacio, gesto; la plezuro, kiun ŝi travivis, estis la plej bela kaj emocia en ŝia tuta vivo [14]; emocia afero estas por japanoj, kiuj uzis sigelilon, kiam ili vidas la oranĝkoloran inkon ‐ en antaŭaj tempoj oni uzis sangon ‐ sur dokumento [15].
14. La peko de Ros, Monato, 2001/01, p. 24
15. Hori Jasuo: Tradicio sigelita, Monato, 2001/02, p. 13
angle:
emotional
beloruse:
эмацыйны
ĉeĥe:
dojemný, emocionální, emoční, pohnutý, vzrušující
ĉine:
动情动容 [dòngqíngdòngróng]
france:
émouvant
germane:
bewegt, emotional, emotionell, ergreifend, gerührt, seelisch erregt
hebree:
רגשני
hungare:
megindító, megható
japane:
感情の [かんじょうの], 感動的な [かんどうてきな], 感情的な [かんじょうてきな]
nederlande:
emotioneel
pole:
emocjonalny, wzruszający
ruse:
эмоциональный
slovake:
dojemný, emočný, vzrušujúci
ukraine:
емоційний

emociiĝi

(ntr)
Esti movita, kortuŝita de io: li emociiĝis antaŭ tia mizero; la verkisto ŝajnas emociiĝi pri la sorto de Marie-Antoinette, dum li restas senĉagrena pri la aflikto de la malriĉaj, malsategaj virinoj de Francio [16].
angle:
feel emotion
beloruse:
перажываць, хвалявацца
ĉine:
动情动容 [dòngqíngdòngróng]
france:
s'émouvoir
germane:
bewegt sein, ergriffen werden, gerührt sein, gerührt werden
hebree:
מתרגש
hispane:
emocionarse
hungare:
megindul, meghatódik, indulatba jön
japane:
感動する [かんどうする], 感激する [かんげきする]
nederlande:
ontroerd worden
pole:
emocjonować się, wzruszać się
ruse:
волноваться, переживать

administraj notoj

pri ~o:
    Mi ne estas tute certa pri la ĝusta distingo de la du sencoj: 
    En germanaj fontoj oni distingas (a) interne sentitan afekcion
    [Gefühl] de (b) tiel fortaj, ke oni perdas la kontrolon [Emotion] kaj kiujn
    oni devas esprimi per gestoj, agoj, ĉu ekrido, ekploro, koleriĝo ktp. 
    Etimologie en la vorto ja estas elemento de alekstera "movo":
    lat. "ᗣmovᗣre", elmovi, forigi, ekskui.

    La kortuŝon [Rührung] oni foje konsideras meta-emocion, ĉar tie sento pozitiva
    superas ĝeneralan senton de malĝojo transformante la negativan en pozitivan
    sperton, ekz-e se meze de trista, senkompata, katastrofa situacio okazas
    io ĝojiga, esperiga k.s.
    [WD]