enoterac/oj, onagrac/oj

enoteracoj, onagracoj

BOT
Familio de herboj unujaraj aŭ staŭdoj el la ordo de mirtoparencaj floroplantoj (Onagraceae) kun: folioj kontraŭaj aŭ malofte rozetaj aŭ spiralaj; floroj duseksaj, stelaj aŭ dulipaj; florumo duopa aŭ unuopa kun du aŭ kvar tepaloj; ovolujo malsupra; florfundo tubforma aŭ kalikforma, ofte okulfrape kolorigita; du, kvar aŭ okstamenoj; kapsuloj aŭ nuksoj: la enoteracoj ([...] aŭ onagracoj [...]) kreskas en la subtropika kaj kontinenta zono [1]. PRT:fuksio, epilobio, enotero
Rim.:La manova latina nomo estas „Oenotheraceae“, laŭ la nova nomo oni povus nomi la familion ankaŭ „onagracoj“.
beloruse:
скрыпнёвыя (сям’я), асьліньнікавыя (сям’я)
ĉine:
柳叶菜科 [liǔyècàikē], 柳葉菜科 [liǔyècàikē]
france:
œnothéracées
germane:
Nachtkerzengewächse
latinece:
Oenotheraceae Onagraceae
portugale:
enoteráceas
ruse:
кипрейные (семейство), ослинниковые (семейство)
ukraine:
онагрові

administraj notoj

~oj, ~oj: Mankas dua fontindiko.