2Epifani/o

Epifanio

KRI
Evangelia epizodo kaj la granda kristana festo al ĝi dediĉita, festata je la 6a de januaro, kiu por plimulto de la kristanaj eklezioj estas la 12a tago post la Kristnasko: la kristana agnosko de 1-a de januaro kiel novjara tago okazis nur en 1691 fare de papo Inocento la 12-a, antaŭe validis nur kristnasko, epifanio aŭ la unua adventa dimanĉo kiel jarkomenco [1]; adorado de la saĝuloj estas evangelia rakonto (Mateo 2:1–11) pri saĝuloj venintaj el Oriento por adori la ĵusnakiton Jesuo, […] la kristanoj rememoras ĝin per la festo Epifanio [2].
a)
En la okcidenta kristanismo temas pri la veno de „saĝuloj el la oriento“ [S. Mateo 2], aŭ, laŭ apokrifa tradicio, „Tri Reĝoj“, kiuj salutis Jesuon kiel Kriston.
b)
En la orienta kristanismo temas pri Dia apero en la tri personoj de la Triunuo dum „la bapto de la Sinjoro“ [S. Mateo 3:16-17], kiu epizodo malfermas la publikan agadon de Jesuo.
Rim.: La greka vorto „ἐπιφάνεια“ signifas apero, elmontriĝo.
angle:
Epiphany
bulgare:
Богоявление
ĉeĥe:
Zjevení Páně, sv. Tří králů
france:
Épiphanie
germane:
Epiphanie, Epiphaniasfest 1.a Dreikönigsfest 1.b Fest der Erscheinung des Herrn
hispane:
Epifanía
indonezie:
Epifani
japane:
公現祭 [こうげんさい]
latinece:
1.a festum magorum, festum regum
malnovgreke:
ἐπιφάνεια 1.b θεοφάνεια
perse:
خاج‌شویان
pole:
święto Trzech Króli, Epifania
portugale:
1.a Epifania
ruse:
Богоявление 1.a поклонение волхвов 1.b Крещение Господне
slovake:
Zjavenie Pána, sv. Troch kráľov

administraj notoj