1epitet/o PV

epiteto

1.
GRA Frazparto gramatike subordigita al nomo kaj esprimanta ties econ, kvaliton, apartenon: en „bela homo“ kaj „granda domo“ la adjektivoj esprimas epitetojn; en la frazo „li rememoris la domon kun grandaj fenestroj“ la prepozicio „kun“ enkondukas postmetitan epiteton; adverba epiteto povas indiki kvanton, gradon, intenson aŭ emocian aprezon: tre bona, iom surda, terure malbela. VD:predikativo.
2.
BELE Priskriba vorto (plej ofte adjektivo) aŭ pluraj vortoj, esprimantaj karakterizan trajton propran aŭ speciale konvenan al persono aŭ objekto: la kliŝaj folkloraj epitetoj, kiel „la blua ĉielo“ aŭ „la hela tago“; ornama epiteto PIV2 (termino de antikvaj retorikoj); ne ekzistas tie eĉ unu epiteto, kiu karakterizus la buŝon de Heleno [1]; la kritikistoj superŝutis lin per insultaj epitetoj; kaj vi mem, ĉefa militestro, permesu aldoni al via nomo la epiteton: „Venka“ [2]; nur tri papoj havas la epiteton „Granda“ [3].
1. Zamenhof: citite laŭ PIV2, p. 293
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 2a
3. S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj (1), La Ondo de Esperanto, 1998:12 (50).
angle:
1. epithet 2. epithet
beloruse:
1. азначэньне (граматычнае) 2. эпітэт
ĉeĥe:
básnický přívlastek, epiteton, přívlastek shodný
ĉine:
修飾語 [xiūshìyǔ]
france:
épithète
germane:
Epitheton, Beiwort
hispane:
epíteto
hungare:
jelző adverba ~o: határozószói jelző. ornama ~o: epitheton ornans, díszítő jelző.
japane:
付加形容詞 [ふかけいようし]
katalune:
epítet
latine:
ornama ~o: epitheton ornans.
pole:
1. przydawka przymiotna 2. epitet
portugale:
epíteto
ruse:
1. определение adverba ~o: наречное определение. 2. эпитет ornama ~o: украшающий эпитет.
slovake:
básnický prívlastok, epiteton
ukraine:
епітет, означення

epiteti

(tr)
Nomi, mencii per epiteto: la stilon de Vallienne oni povus ja epiteti akceptebla [4].
4. G. Neves: La Etburĝo kaj nia Romanarto, Literatura Foiro, 1993:5 (145), p. 267a-272a
beloruse:
ужываць эпітэт, характарызаваць эпітэтам
france:
qualifier (de...)
pole:
używać epitetu, charakteryzować się epitetem

tropepiteto

BELE Tropa epiteto, plej ofte adjektiva, entenanta implican komparon; kutima ornamo de folklora poezio, ofta ankaŭ ĉe Homero („la bovinokula Ateno“ ktp).
angle:
transferred epithet, hypallage, figurative epithet
pole:
epitet przeniesiony, epitet figuratywny
ruse:
образное определение, эпитет

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
trop~o: Mankas dua fontindiko.
trop~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.